Forumo de Trajano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Forumo de Trajano
placo • Roman archaeological site [+]
Koordinatoj41° 53′ 44″ N, 12° 29′ 9″ O (mapo)41.89541712.485869Koordinatoj: 41° 53′ 44″ N, 12° 29′ 9″ O (mapo)

Forumo de Trajano (Romo)
Forumo de Trajano (Romo)
DEC
Forumo de Trajano
Forumo de Trajano

Map
Forumo de Trajano
Vikimedia Komunejo:  Trajan's Forum (Rome) [+]
vdr

La forumo de Trajano en Romo, Italio, estas lasta, granda kaj plej majesta el la tiel nomataj Imperiestraj Forumoj. Ĝi estas ankaŭ la plej bone konservita forumo en Romo.

Konstruado[redakti | redakti fonton]

Laŭ ordono de la imperiestro Trajano kaj sub gvido de la fama arkitekto Apolodoro la konstruado ekis en la jaro 107. La oficiala inaŭguro okazis en la jaro 143.

Ĉar restis en Romo nur malmulte da libera loko en la centra parto por tiom grandega forumo, kiel imagis ĝin Trajano, la imperiestro elektis la nuran ankoraŭ preskaŭ nekonstruitan parton inter la forumo de Aŭgusto kaj la forumo de Cezaro. Sed tiu parto estis monteto inter la Kapitolo kaj la Kvirinalo. Trajano nepre ne volis konstrui la forumon sur monteton kaj do forportigis la grundon de la ĉirkaŭ 35 metrojn alta orienta flanko de la Kvirinalo. Ankaŭ tuta serio de domoj kiuj troviĝis tie estis malkonstruitaj.

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Granda triumfa arko, konstruita en la jaro 116, kiu estas la enirejo en la forumon.
  • Vojo, kiu de la Koloseo, sub la triumfa arko rekte aliras la centran rajdanto-statuon de Trajano.
  • Sur la loko de la forportita Kvirinala monteto kreiĝis la trojanaj bazaroj, t.e. multaj pluretaĝaj konstruaĵoj kie troviĝis vendejoj. Multaj stratoj ricevis tegmenton por ke la aĉetantoj estu protektitaj kontraŭ pluvo. La trojanaj bazaroj estis fakte praaj vendejaregoj.
  • La kvinnava Basilika Ulpia supozeble loĝigis justic- kaj lernejoservojn.
  • Tuj ĉe la Basilika Ulpia troviĝis la dukonstruaĵa biblioteko, unu el la konstruaĵoj enhavis la latinajn librojn, la alia la grekajn.
  • Inter ambaŭ partoj de la biblioteko troviĝis la Trajana Kolono, konstruita por laŭdi la venkon dum la Daker-militoj. Ĝi estas la hodiaŭ plej bone konservita monumento de la Trajana forumo.
  • La templo dediĉita al la diigita imperiestro Trajano.

La nuna forumo[redakti | redakti fonton]

Kiel aliaj konstruaĵoj en Romo, ankaŭ la trajana forumo estis re- kaj superkonstruita. Multaj konstruaĵoj aŭ ties partoj servis kiel bonvena malmultekosta ŝtonrezervo. Plej bone konservitaj estas la kolono kaj vastaj partoj de la bazaroj. Ĝis nun oni nur malmulte elfosadis la forumon, ĉar la ĉefa parto troviĝas ĉirkaŭ 5 metrojn sub la nuna strato. Malhelpas ankaŭ la fakto, ke la vojo de la Via dei Fori Imperiali, konstruita de Benito Mussolini, trairas la Trojanan forumon, kiel la aliajn du imperiestrajn forumojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]