Fosbastono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
fosbastono

La fosbastono estas unu el la plej malnovaj iloj de la homaro. Ĝi plej ofte estas simpla ligna bastono, kies fino estas pinta.

Homoj sur la kulturŝtupo de ĉasistoj kaj kolektistoj uzis ĝin por elfosi nutraĵriĉajn radikojn, bulbojn, cepojn kaj rizomojn el la tero.

Fosbastonoj tial estas multe pli aĝaj ol agrikulturo. La plej fruaj trovaĵoj de fosbastonoj datiĝas antaŭ 200.000 jaroj. Verŝajne fosbastonoj estas eĉ pli malnovaj, oni nur ne trovis pli malnovajn pro la nedaŭra materialo ligno.

Fosbastonoj ofte nur estas ĉ. unu metro longa. La pinto povas esti diversmaniere prilaborita. Ofte ĝi estas malmoligita en fajro. Kelkfoje ŝtondisko estis fiksita.

Dum la ekesto de agrikulturo dum la t.n. neolitika revolucio, la fosbastono fariĝas ilo de kultivado. Pere de la fosbastono oni faris truojn por enmeti stikaĵojn aŭ por fosi malgrandajn agrojn.[1] Paralele evoluiĝas fosbastonoj kun hokoj. (hakkultivado).

En kelkaj regionoj la fosbastono estis anstataŭita de ligna ŝpato aŭ de iloj kiel hakiloj, hojoj kaj similaj iloj. En terkultivaado poste sekvis plugilo kaj grubilo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Deutsches Kolonial-Lexikon (1920), Band III, S. 715 ff. [1] Arkivigite je 2014-12-18 per la retarkivo Wayback Machine