Fosfata acido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Fosfata acido
Struktura formulo
Phosphorsäure - Phosphoric acid.svg
kristala sistemo Ne
Ĝeneralaĵoj
Nomo Fosfata acido
Alternativa(j) nomo(j)

fosfora acido, fosforacido, fosfatacido, ortofosfata acido

Kemia formulo

H3PO4

CAS-numero

7664-38-2

PubChem-kodo

1004

Konciza priskribo senkolora kaj senodora solidaĵo aŭ likvaĵo
Karakterizaĵoj
Mola maso

98,00 g·mol−1

Sekurecaj indikoj
Pridanĝeraj indikoj
Risko- kaj sekurecoindikoj R: ne konate
S: ne konate ne konate
Se eble, uziĝu unuoj de la Sistemo Internacia de Unuoj. Se ne alie indikita, validas la standardaj normaj temperaturo kaj premo.
v  d  r
Information icon.svg

Fosfata acido (aŭ fosfora acido, fosforacido, fosfatacido) aŭ alinome ortofosfata acido (H3PO4) estas la plej grava oksoacido de la fosforo. Ĝi estas bazmaterialo por fosforaj saloj de la sinteza sterko, sed oni uzas ĝin por dentoplenigaĵoj, pretigo de albumindevenaĵoj, produktado de suker- kaj teksaĵindustriaj produktoj. Ĝi estas acida, fruktoodora aldonaĵo de la nutraĵindustriaj produktoj.

La pura fosforacido estas kristala, solida materialo (fandopunkto estas 42,35 °C). Ĝi estas senkolora, siropa likvaĵo (iom maldense). Oni produktas la senfajnigitan acidon el fosforito, la pli puran version el blanka fosforo.

La fosforacido povas formi tri salojn, depende de tio, kiom hidrogenatomojn ĝi fordonas. Grava fosfata salo estas la natrio-dihidrogena fosfato (NaH2PO4), kiu estas uzata por reguligo de la hidrogenjona koncentreco (acideco); la dinatrio-hidrogena fosfato (Na2HPO4), kiu uzatas por akvomildigo per precipitigo de la multvaloraj metaloj; la trinatrio-fosfato (Na3PO4), kiun oni uzas en sapoj kaj lavaĵoj. La kalcio-dihidrogena fosfato aŭ kalcio-superfosfato [Ca(H2PO4)2] estas grava komponento de sinteza sterko, la kalcio-monohidrogen-fosfato (CaHPO4) malhelpas, ke la salo kaj sukero absorbu akvon (humidecon).

La fosfat-acidaj molekuloj interligiĝas je alta temperaturo al pli grandaj molekuloj (tiam liberiĝas akvomolekuloj). La difosfata acido kaj la pirofosfata acido (H4P2O7) estiĝas el du fosfatacidaj molekuloj (kon foriĝo de akvomolekulo).

La fosfata acido estas la plej simpla membro de la homologa vico de la polifosfataj acidoj. La ĝenerala formulo de tiu vico estas H(HPO3)nOH, kie n = 2, 3, 4,.... La metafosfataj acidoj havas la formulon (HPO3)n, kie n = 3, 4, 5,... kaj ili havas ringan molekulan strukturon.

Oni uzas la esprimon metafosfata acido ankaŭ por viskoza, glueca materialo, kiu estas miksaĵo de longĉenaj kaj ringaj molekuloj de (HPO3)n.

Oni povas produkti la diversajn polimeraj modifojn de la fosfata acido per reago de fosfatacidoj kaj akvo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]