Fosforesko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fosforeska birdobildo.

Fosforesko estas tipo de fotoluminesko (lumo-elsendo pro agado de fotonoj) rilata al fluoresko. Malkiel ĉe fluoresko, fosforeska materialo ne tuj re-elsendas la lumradiadon, kiun ĝi sorbas. La pli malrapidaj skaloj de re-elsendo estas asociaj kun "malpermesataj" energistataj transigoj en kvantuma mekaniko. Ĉar tiaj transigoj okazas tre malrapide en kelkaj materialoj, la sorbita radiado estas re-elsendata je malpli da intenseco dum ĝis kelkaj horoj post la origina ekscitado.

La studo de fosforeskaj materialoj kondukis al la malkovro de radioaktiveco en 1896.

Fakuloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]