Fosilia akvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fosilia akvo estas akvo el la terinterno, kiu, laŭ aktuala scienca scio, dum la terhistorio neniam estiĝis surfaca akvo aŭ atmosfera akvo.

Laŭ alia difino ĝi estas grunda akvo el prahistoria epoko, en kavernoj, sen rilato al la hodiaŭa atmosfera akvocirkulado.

La grundakvo sub la Saharo konsistas el fosilia akvo, sed ankaŭ la funda akvo de gandaj lagoj, ekzemple la Tanganjiko, nomiĝas kiel fosilia akvo, ĉar ĝi ne estas parto de la akvocirkulado.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj