Fosilia brulaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nafto-pumpilo elterigas nafton.

Fosilia brulaĵo, fosilia bruligaĵominerala brulaĵo estas hidrokarbonoj, kiuj troviĝis en la supraj tavoloj de la tera krusto. Tiuj varias de ege rapide elvaporiĝemaj materialoj kun malgranda rilatumo karbono:hidrogeno, kiel metano, likvaj naftaĵoj ĝis tute nevaporiĝemaj mineraloj konsistantaj preskaŭ nur el karbono, kiel antracita karbo. Oni ĝenerale opinias, ke tiuj estas formitaj el fosiliiĝintaj restaĵoj de plantoj kaj bestoj [1] kiuj estis modifitaj de varmego kaj premego de la Tera krusto dum pluraj jarcentmilionoj[2] Tiu teorio estas konata kiel Biogena teorio kaj estis proponita unue de Miĥail Lomonosov en la jaro 1757. Ekzistas ankaŭ kelkaj opoziciaj teorioj, kiuj deklaras, ke plejmulto de vaporiĝemaj hidrogenokarbonoj, precipe la natura gaso aperis pro abiogenaj procezoj kaj neniu eksviva materialo partoprenis en ties formiĝo.

Laŭ pritaksoj en 2004 86% de la hom-produktita energio venis pro brulado de fosilia brulaĵo. [3]

Fosilia brulaĵo estas nerenovigebla energio, ĉar oni bezonas jarmilionojn por formi kaj la rezervoj estas elĉerpataj multe pli rapide, ol la novaj rimedoj formiĝas. Zorgoj pri liverado de fosilia brulaĵo estas unu el la plej oftaj kialoj de lokaj kaj globalaj konfliktoj. Produktado kaj uzado de fosilioj elvokas certajn timojn pri nia ekologio. La globala movado direkte al la generacio de la plene renovigebla energio povas helpi komplezi la kresktintajn bezonojn pri fosilia brulaĵo.

Bruligo de fosilia brulaĵo produktas ĉ. 6,3 miliardojn de metrikaj tunoj (=6,3 gigatunoj) de karbondioksido ĉiujare, kaj laŭ pritaksoj naturaj procezoj povas elsorbi nur ĉ. duonon de la atmosfera karbondioksido (3.2 miliardoj tunoj) jare.[4] Karbondioksido estas unu el varmdomaj gasoj, kiuj kontribuas al tuttera plivarmiĝo, kio siavice kondukas al la zorgoj, ke la suna varmo estis kaptita ĉe la tera surfaco kaj la averaĝa ĉetera temperaturo konsekvence plialtiĝos.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dr. Irene Novaczek. Sendependeco de fosilia brulaĵo en Kanado. Alirita 2007-01-18.
  2. Fosilia brulaĵo. Alirita 2007-01-18.
  3. Raporto "International Energy Annual 2004". Alirita 2007-09-09.
  4. Usona departamento pri Energio. Alirita 2007-09-09.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]