Fotodiodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fotodiodoj

Fotodiodo estas duonkonduka diodo, lumelektra sensilo, kiu eluzas tiun proprecon de la duonkondukiloj, ke ili kreskas la kondukan kapablon je efiko de lumo. Oni uzas ĝin en ŝaltiloj, ĉe kiuj devas eki iu elektra proceso je ŝanĝiĝo de la lumo aŭ lumintenseco. Specife, ĝi estas uzebla por kalkulado de fotonoj. Fotodiodo entenas p-n-transiron.

Fotodiodoj konsistas el silicio- (videbla lumo ĝis ĉ. 1 µm ondolongo), germaniumo- (infraruĝa radio ĝis 1,8 µm ondolongo) aŭ aliaj eĉ organikaj duonkondukaj materialoj.

Vidu ankaŭ