Fotogrametrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fotogrametrio estas grupo da mezuraj evoluaj metodoj de distanca sondado: Ĝi celas rezultigi el fotoj kaj ekzaktaj mezuraj bildoj la ekzaktan geografian situon aŭ la ekzaktan tri-dimensian formon de objekto. Ĝenerale la bildoj de fotometrio produktiĝas per apartaj kameraoj.

La fako, kiu iusence konsidereblas specialaĵo de kartografio, ĉirkaŭ la jaro 1900 specialiĝis el la scienco geodezio. Ekde la 1980-aj jaroj ĝi konsideratas subfako de distanca sondado. Kiel la plejparto da metodoj de distanca sondado ankaŭ la fotogrametrio estas "pasiva" metodo, ĉar ĝi ebligas la rekonstruon de tri-dimensiaj objektoj sen tuŝi ilin. La objektoj ĝenerale fotiĝas en natura suna lumo kaj el diversaj kameraaj pozicioj (sinsekve aŭ samtempe de pluraj kameraoj).

Pri la specifa uzo de fotometrio en optikoastronomio vidu la jenajn artikolojn: fotometrio (optiko) kaj fotometrio (astronomio).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]