Fotometrio (astronomio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fotometrio en la lingvouzo de astronomio estas tekniko fokusanta je la mezurado de la intenseco de elektromagneta radiado de astronomia objekto - astronomoj nomas tian intensecon fluo (respektive latine flux). Kutime, fotometrio en astronomia senco celas la mezuradon de vasta gamo de ondolongoj da radiado. Kaze ke ne nur la kvanto de radiado, sed ankaŭ la spektra distribuo estas mezutata, uzatas la termino spektrofotometrio.

Metodoj[redakti | redakti fonton]

La metodoj uzataj por fotometrio en astronomia senco dependas de la ondolongaro studata. Plej fundamente, fotometrio signifas kolekti elkosman radiadon en teleskopo, eventuale pasigante ĝin tra specialaj optikaj filtriloj, kaj tiam kapti kaj registro la luman energio per lumsentema instrumento.

Historie, fotometrio inter la ondolongoj de infraruĝa radiado ĝis ultraviola radiado signifis la uzon de fotoelektra fotometriilo, instrumento kiu mezuris la lumintensecon de unuopa objekto per direktado de ties lumo al lumsentema ĉelo. Tiu metodo grandparte anstataŭiĝis per lumkaptilaj kameraoj kiuj samtempe povas registri multajn objektojn, kvankam lumsentemaj fotometriiloj ankoraŭ uzatas en specialaj situacioj, kiam ekzemple bezonatas specifa bildigo pri la tempa evoluo de la radiado.