Fox Islands (Alasko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fox Islands
grupo de insuloj [+]

AkvejoPacifiko
ArkipelagoAleutaj Insuloj

Supermara alteco2 857 m [+]
Koordinatoj53° 47′ 0″ N, 166° 34′ 59″ U (mapo)53.7833-166.583Koordinatoj: 53° 47′ 0″ N, 166° 34′ 59″ U (mapo)

Areo9 200 km² (920 000 ha) [+]
Nombro de insuloj14
Ĉefa insuloAmaknak Island

Fox Islands (Alasko)
Fox Islands (Alasko)
DEC
Fox Islands
Fox Islands
Map
Fox Islands
vdr

La Fox Islands estas insularo en la orientaj Aleutaj insuloj. La insularo apartenas al Alasko, al Usono.

Unalaska, Alasko
Unalaska, Alasko

Jam de multaj jarcentoj sur la insuloj loĝas la unanganoj (aleutoj), sed nur en 1741 Vitus Bering trovis ilin. La plej grandaj insuloj de la insularo estas de okcidento al oriento: Umnako, Unalasko, Amaknako, Akutano , Akuno, Unimako kaj Sanako.

La nomo de la Fox Islands (esperante vulpoinsuloj) estas la angla traduko de Лисьи острова, kiel rusaj esploristoj kaj felkomercistoj nomis la insularon en la 18a jarcento.

Historiaj Tertremoj[redakti | redakti fonton]

Je la 7a de marto 1929 je la 01:34:37.9 UTC okazis tertremo je forteco de 7.8 sur la Richter-Skalo. La tertremon oni povis senti sur pluraj ŝipoj, sed ankaŭ tre forte en Dutch Harbor, Alasko. En Hilo, Havajo, oni registris malgrandan tsunamon.

Je la 9a de marto 1957 je 20:39:16.5 UTC okazis ĉi-tie tertremo je forteco de 7.1 sur la Richter-Skalo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]