Fokstroto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Foxtrot)

Fokstroto (angle foxtrot, ankaŭ fox trot, kelkfoje majuskiglita: Foxtrot, Fox trot) aŭ vulpo-paŝo estas salona danco.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fokstroto estiĝis inter 1910 kaj 1915 en Nordameriko. Kaj la dancaj radikoj kaj la etimologio ne klaras, ĉar multaj fontoj kontraŭas unu la alian. La plej populara klarigo, kiu vidas en la nomo rilaton al la paŝado de vulpo (laŭvorta traduko de la angla "foxtrot"), estas verŝajne malbona.

Fokstroto transprenis erojn de ragtimo, onestep, twostep kaj ankaŭ de la Castle Walk, kies koreografion verkis Vernon kaj Irene Castle. La nomo fokstroto eble devenas de la aktoro Harry Fox, kiu por sia tiama populara vodevilo "Harry Fox & the Ziegfeld Follies" transprenis erojn el onestep kaj Castle Walk. Tiel Fox disvastigis la dancon publike. Fokstroto iĝis sinonimo por serio de paŝdancoj, el kiuj la plej multaj ne plu ekzistas.

Eŭropon atingis fokstroto nur post la unua mondmilito. En 1920 la ekzistantaj paŝoj estis unufoje ordigitaj dum konferenco en Anglio. Ekde 1924 oni distingas inter la malrapida varianto, slowfox kaj la pli rapida quickstep. En 1963 fokstroto enlistiĝis en la monda dancprogramo (de:Welttanzprogramm), sed ĝi estis neniam uzata kiel sportdanco.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]