Fränkische Saale

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fränkische Saale
rivero
Bazaj informoj
Situo en Germanio, federacia lando Bavario
Longeco 142 km
Fluo
Fonto apud Bad Königshofen
- Alteco super marnivelo 313 m
Enfluejo ĉe Gemünden en la riveron Majno
- Alteco 154 m
Altecodiferenco 159 m
Geografio
Trairataj urboj Bad Königshofen, Bad Neustadt, Bad Kissingen, Hammelburg kaj Gemünden
vdr

La rivero Fränkische Saale [FRENkiŝe ZA:le] situas en la federacia lando Bavario de Germanio. Ĝi longas 142 kilometrojn kaj en listo de riveroj en Germanio ordigita laŭ longeco havas la 53-an lokon. Interalie ĝi pasas tra la urboj Bad Königshofen, Bad Neustadt, Bad Kissingen, Hammelburg kaj Gemünden. La germanlingva adjektivo "fränkische" en la rivera nomo signifas frankonia, do aludas al la historia regiono Frankonio, por diferencigi la riveron de alia samnoma rivero Saale, kiu de norda Bavario fluas norden tra Bavario, Turingio, Saksio-Anhalto kaj enfluas la riveron Elbo.

la rivero kun kastelo Saaleck ĉe urbo Hammelburg
en la banloka parko de Bad Kissingen