Frøylandsvatnet (Jæren)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frøylandsvatnet
lago
Situo Klepp kaj Time (Rogaland)
Datenoj
Koordinatoj 58° 44′ 59″ N, 5° 40′ 33″ O (mapo)58.7497222222225.675833333333324Koordinatoj: 58° 44′ 59″ N, 5° 40′ 33″ O (mapo)
Frøylandsvatnet (Rogaland)
Frøylandsvatnet (Rogaland)
DEC
Frøylandsvatnet
Frøylandsvatnet
Map
Frøylandsvatnet
Supermara alteco 24 m
Surfaca areo 4,83 km²f5
Maksimuma longo 6 kmf6
Maksimuma larĝo 1,8 kmf7
Averaĝa profundo 5,5 mf11
Borda longo1 24,10 kmdep1
Referencoj Direktorejo de Norvegaj Akvaj Rimedoj kaj Energio
1 Borda longo estas malpreciza mezuro.
vdr

Frøylandsvatnet estas lago situanta en la distrikto Jæren kaj la provinco Rogaland en Norvegio. Ĝi formas parton de la divida linio inter la municipoj Klepp kaj Time. La nomo devenas de la nordia dio Freyr. La lago estas ne tre profunda, kun averaĝa profundo de 5,5 m.

Urbo Bryne kaj vilaĝoj Klepp stasjon kaj Kvernaland situas proksime al la lago.

Viv-medio[redakti | redakti fonton]

Foto de Frøylandsvatnet

La lago situas en areo kun tre intensa agrikulturo. Frue en la 1980-aj jaroj la lago montriĝis unu el la plej malbonaj kazoj de plantoziĝo en Norvegio. Alga trokresko estis grava problemo, kaj oni raportis, ke dombestoj mortis pro trinko de akvo kun venenaj algoj.

De tiam oni reduktis la enŝuton de substancoj kun nitrogeno kaj fosforo, sed amasiĝo de sedimentoj malrapidigas pliboniĝon.