Frühlingssinfonie (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frühlingssinfonie
filmo
Originala titolo Frühlingssinfonie
Originala lingvo germana lingvo
Kina aperdato 8 apr. 1983, 1983
Ĝenro filmbiografio, filma dramo, muzika filmo
Kameraado Gérard Vandenberg
Reĝisoro(j) Peter Schamoni
Muziko de Robert Schumann
Rolantoj André Heller • Bernhard Wicki • Gidon Kremer • Herbert Grönemeyer • Nastassja Kinski • Peter Schamoni • Rolf Hoppe • Kitty Mattern
IMDb
vdr

Frühlingssinfonie (Printemposimfonio) estas germana filmo el 1983, kiu precipe portretas la paron Clara kaj Robert Schumann.

Agado[redakti | redakti fonton]

Clara Wieck vivas kun sia patro Friedrich Wieck, kiu estas pianinstruisto, en Lepsiko. Wieck estas konvinkita de la talento de sia filino koncerne la pianludadon kaj faras ĉion por antaŭenigi la karieron de la knabino. Malindulge li devigas la mirinfanon al proboj kaj koncertoj. La sukceso de la knabino kaj konvinkiteco pri la metodoj de ŝia patro allogas ankaŭ aliajn pianistojn. La juna pianisto kaj komponisto Robert Schumann ankaŭ fariĝas lernanto de Wieck. Tiutempe Clara havas dek unu kaj Robert dudek jarojn. Jarojn poste Clara enamiĝas je Robert, kiu ja estas talenta, sed ankoraŭ sensukcesa komponisto. Patro Wieck estas kontraŭ la rilato kaj sendas sian filinon al Dresdeno por kantinstruiĝo, celante separi la du amantojn. La juna amparo tamen ne rezignas. Robert postvojaĝas al Clara kaj ili decidas geedziĝi. Por tio ili tamen bezonas permeson de la patro. Tion ili procese postulas en 1840 antaŭ juĝejo en Lepsiko kaj atingas permeson. Tio rompas la rilatojn inter filino kaj patro same kiel inter lernanto kaj instruisto.

Fono[redakti | redakti fonton]

La filmo Frühlingssinfonie estas la unua okcidentgermana filmproduktaĵo, kiu povis esti produktata en GDR sur originalaj okazejoj. Post elspezaj politikaj traktadoj en 1982 la produktado povis komenci. Schamoni roligis GDR-aktoron Rolf Hoppe, kiu mallonge antaŭe en Mephisto avancis al tutmonda stelulo. Herbert Grönemeyer ludas en ĉi tiu filmo sian sekvantan filman ĉefrolon post la sukceso je Das Boot. Estis tamen ankaŭ lia lasta granda filmrolo. Mallonge poste li finfine venkis kiel muzikisto kaj koncentriĝis ekde tiam sur ĉi tiun karieron. Por Frühlingssinfonie oni uzis kompreneble la muzikon de Robert Schumann.

Kritikoj[redakti | redakti fonton]

  • Friedrich Luft en Die Welt, 1983: Frühlingssinfonie de Peter Schamoni komencas furioze. Gideon Kremer, la diabla violonisto el Rusio, sabrarĉas, kostumite kiel Paganini, originale unu el ties furiozaj kapriĉoj antaŭ bidermajra publiko. Je tio al oni ĉesas la spiro. Sur la galerio de la salonego la malferma vizaĝo de juna Schumann (Herbert Grönemeyer). Li ekspasmas post la furiozaj ritmoj. Lia decido firmiĝis. Li volas fariĝi „la Paganini de la piano“. Schamoni eltranĉas al si dek ĉielsturme malgajajn jarojn el la vivo de Schumann. Li eklernas ĉe Friedrich Wieck (Rolf Hoppe), negoclerte kalkulanta patro de la mirinfano Clara Wieck (Nastassja Kinski). Li devas rezigni. Manovundo maltaŭgigas lin por pianista kariero. La juna ĉielsturmanto sin ĵetas sur la komponado. Li enamiĝas en la talentan filinon. La rigida patro volas malebligi la ligon per ĉiuj rimedoj. Oni iras, por finfine ja povi geezdiĝi, al la juĝejo. La fia patro, kiu investis sian tutan amon kaj la kapitalon de sia koro en la diecan pianistan filinon, malvenkas. La juna paro rajtas geedziĝi, povas finfine interligi sian romantikan amon por ĉiam. La holivuda finaĵo estas nubokovrita. Schamoni aludas: Ĉi tio devas fiaski. Du geniuloj ne povas toleri unu la alian. La homa tragedio estas antaŭprogramita. La filmo finsonas, klare en minoro. Ĉi tiu filmo de Peter Schamoni estas pli ol nur la sincera penikado de konataj muzikistaj sortoj. Ĝi sonas reale. Ĝi estas spektinda . Eĉ por muzikŝatantoj kaj Schumann-konantoj.
  • Der Spiegel, 15/1983: Alikaze „Frühlingssinfonie“ estus la kutima bildstrio kun kandela lumo, trabfako-romantiko, kaleŝoveturadoj tra paŝtelkoloraj pejzaĝoj, kun koncertoj, kie ĉiam denove emociitaj koncertpublikeroj priaplaŭdas tri finajn taktojn, se ne estus, kiel la patro de Clara, la eksterordinara GDR-aktoro Rolf Hoppe (La Göring el „Mephisto“). Kaj tiu montras infanamon kiel prokrastitan vivon, negoca sento kiel forta inklino. Mallonge: Lia historio kun la filino bredita al mirinfano estas scivolema, tenera kaj kritika esplorveturado kaj ja ne kolorigita kleine Nachtmusik. [eta noktomuziko, titolo de arĉkvinteto de Mozart]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]