Frañol (lingvo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Frañol)

La Frañolfragnol (vorto formata de la franca vorto français kaj la hispana vorto español) estas supozata mikslingvo, kiu miksas francajn kaj hispanajn vortojn aŭ frazojn. Ĝi aperis en la 1950-aj jaroj, ĉe la alveno de hispanaj kaj sudamerikaj enmigrantoj. Hodiaŭ, ĝi estas uzata de sudamerikanoj kiuj havas kiel denaska lingvo la hispanan lingvon. Ĉiukaze temas pri koruptado de ambaŭ lingvoj anstataŭ vera lingvo aŭ eĉ piĝino, ĉar kiam oni parolas pri Spanglish oni povas akcepti, ke temas pri socia fenomeno (pli ol pri lingva fenomeno) kiu koncernas milojn aŭ milionojn de parolantoj, male al aliaj inventitaj similaj fenomenoj kiaj japoñol aŭ tiu frañol, kiuj estas tute inventitaj senbazaj onidiraĵoj. Tiukaze oni povas konsideri, ke temas pri nur uzado de la hispana lingvo kun abundo de influo aŭ poluo devena el alia, same kiel ekzistas por parolantoj de ĉiu ajn lingvo. Ekzistas nek aparta uzado de tia lingvo fare de apartaj komunumoj nek eblo ke ĝi iam iĝos vera lingvo, kun aparta gramatiko, fonetiko, parolanta komunumo ktp.

Franpañol kaj hispanés estas sinonimoj de Frañol.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Ekzemplo de Frañol
Esperanto Francaj vortoj Hispanaj vortoj Frañol
Asekuro Assurance Seguro Asségourance
Senlaboreco Chômage Paro Tchomás
Pantofloj Pantoufle Zapatillas Pantúnflas
Sinjorino Madame Señora Madán
Pizoj Petits pois Guisantes Petipuás
Dorsosako Sac-à-dos Mochila Sacodó
Kuko Gateau Pastel Gató
Galega torto Tourte galicienne Empanada Èmpanade
Paroli Parler Hablar Habler
Lernejo École Escuela Escuele
Butiko Dépanneur Tienda Dèpanor
Nutraĵ-vendejo Épicerie Mercado Epicería

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]