Fraŭlingruo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fraŭlingruo
Kaptita fraŭlingruo kun falanta plumo
Kaptita fraŭlingruo kun falanta plumo
inoj
inoj
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Gruedoj Gruidae
Genro: Anthropoides
Specio: A. virgo
Anthropoides virgo
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Migrado  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr
    Grus virgo - MHNT

    La fraŭlingruo (Anthropoides virgo) el la ordo de cikonioformaj birdoj kaj familio de cikoniedoj fekundiĝas en norda Ĉinio kaj travintras en la provincoj de suda Ĉinio. Ĝi same vivas ankaŭ en Ukrainio, orienta Rusio, Siberio kaj travintras en Afriko kaj Hindio.

    Aspekto[redakti | redakti fonton]

    Ĝi estas la plej malgranda el la gruoj, kun longeco de ĉ. 97 cm. kaj pezo de malpli ol 2,3 kilogramoj. Ĝi havas grizan koloron sur la tuta korpo, malhelgrizan sur la kolo, kun longaj blankaj plumtufoj ĉe la oreloj. La longaj griznigraj plumoj sur la brusto kaj internaj duagradaj flugplumoj havas formon de pajla pluvmantelo, tial oni nomas ĝin pajlmantela gruo.

    Konduto[redakti | redakti fonton]

    La pajlomantelaj gruoj flugas al la nestejoj en rekta linio aŭ en V-formo en la mezo de marto kaj ofte vivas kune kun ordinaraj gruoj. Ili krias akre. Ili aktivadas grupete sur vastaj herbejoj aŭ en fragmitejoj. Matene kaj vespere ili kolektiĝas ronde sur herbejo, iam en du aŭ tri vicoj. Kelkaj el ili eniras en la ciklon kaj "ekdancas". Ili, kun hirtigitaj brustplumoj, disetenditaj flugiloj kaj rektigita kolo, saltas,-kapbalanciĝas kaj krias trumpete. Kiam ili ĉesas "danci", kelkaj aliaj tuj anstataŭas ilin, tial la dancado daŭras senĉese. Ili forflugas ĉielen en aroj tuj post sekskuniĝo. En la meza aŭ lasta tagdeko de aprilo ili aktivadas en paroj. Ili demetas ovojn inter la mezo de majo kaj la unua tagdeko de jwio. Estas interese, ke ili ne korstruas neston, sed demetas ovojn sur salalkala terpeco, ĉirkaŭ kiu kreskas maldensaj fragmitoj, herboj, absintoj kaj fabplantoj.

    La birdino ellasas kutime du ovojn, kiujn kovas la virbirdo kaj birdino alterne dum 28 tagoj. La eloviĝintaj idoj, tutkorpe kovritaj de lanugoj, kreskas rapide kqj pezas po pli ol 1 600 gramojn post nur 40 tagoj. En la fino de aŭtuno ili flugas suden kune kun siaj gepatroj por tie travintri.