Fragmito
|
|
||||||||||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
infloresko de aŭstrala fragmito (Phragmites australis)
|
||||||||||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||||||||||
|
||||||||||||||||||||||||
Fragmito (genro Phragmites el graminacoj) estas plurjaraj herboj, el kiuj la plej konata estas en Eŭropo la kutima fragmito (Phragmites australis), kiu kreskas en marĉoj kaj kreskas 2-5 metrojn alta. Ĝi havas lancetformajn laŭgrande pintiĝintajn foliojn kaj 30 cm longan tirson el floroj ĉirkaŭataj de arĝente brilaj haroj. La tigoj uzatas por tegi tegmenton, por fari matojn kaj konstrumaterialojn por domoj. Ĝi uzatas ankaŭ por paperproduktado.
La specioj de la genro vivas dismonde, escepte de la arktaj areoj kaj ĉe la marĉoj de Amazonio.
La planto estas akvoŝatanta kun stolonoj, kiuj kreskas pli ol 10 metrojn kaj formas kelkfoje naĝantan insulon. La plej konata medio por la planto estas 0-3 m akvoprofundo. Ĝi floras fine de somero kaj oni uzas la sekan floraron por ornamado.
Enhavo |
Kelkaj selektitaj specioj [redakti]
- Phragmites altissimus
- Phragmites arundinacea
- Phragmites australis
- Phragmites barbata
- Phragmites berlandieri
- Phragmites bifaria
- Phragmites breviglumis
Parazitoj [redakti]
Claviceps purpurea (grupo G2) estas parazito de Phragmites.
Notoj kaj referencoj [redakti]
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
http://www.invasiveplants.net/invasiveplants/phragmites/PNAS.pdf
http://www.geocities.com/HotSprings/Bath/6482/Hebrew/plants/kane.html
http://www.bg-web.de/botanischerverein/pdf/pflanzenportraits/phraus.pdf

