Frakcio Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj - UC (Franca Senato)
Frakcio Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj - UC (Senato) | |
---|---|
Union des démocrates et indépendants - UC (Sénat) | |
Emblemo de Frakcio Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj - UC (Senato) | |
frakcio | |
Lando | Francio |
Ĉambro | Senato |
Estro | François Zocchetto Senatano de Mayenne |
Partio(j) | UDI MoDem |
Senatanoj |
31 / 348 |
Retejo | www.unioncentriste-senat.fr |
La Frakcio Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj - UC (franclingve "Union des démocrates et indépendants - UC" aŭ UDI-UC) estas franca parlamenta frakcio, ariganta en la Senato senatanojn de Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj kaj de Demokrata Movado (MoDem). En julio 2014, ĝi enhavas 31 membrojn.
Prezento[redakti | redakti fonton]
La frakcio devenas de la frakcio Popolaj respublikanoj konsistigita en 1959, de la administra konsistigo de la Demokratia Centro (ekvivalenta al samnoma frakcio en la Nacia Asembleo), la du fandiĝis en 1965 en la « frakcio de Popolaj respublikanoj kaj de Demokratia Centro » (RPCD)[1],[2].
Okaze de la Franca prezidanta baloto de 1965, la kandidato el la Popola Respublikana Movado Jean Lecanuet devigas rebaloton al la generalo Charles de Gaulle kun 15,57 % de la voĉoj.
La centristoj aliĝis al la prezidenta plimulto en du sinsekvaj ondoj en 1969 kaj 1974, antaŭ ol reiri en opozicio ekde la prezidenta baloto de 1981.
Post la senatanaj balotoj de 2011, iuj senatanoj de la Radikala Partio aŭ de La Moderna Maldekstro, kiuj sidis ĝis nun en la Frakcio UMP aŭ Eŭropa Demokratia kaj Sociala Frakcio (RDSE), kuniĝis kun la Centrisma Unuiĝo : tiam la frakcio prenis la nomon « Centrisma kaj Respublikana Unuiĝo » (UCR).
La senatanoj de la Centrisma Unuiĝo estas nun tiel disaj :
- 7 membroj de la Centrisma Alianco (AC) kaj 4 de la Demokrata Movado (MoDem), du movadoj, kiuj adoptis aŭtonoman politikan pozicion kaj subtenis la kandidaton en 2012 de François Bayrou por la prezido de la respubliko ;
- 11 membroj de la Nova Centro (NC), 5 de la Radikala Partio (RAD) kaj 1 de La Moderna Maldekstro (LGM), tri movadoj asociitaj en la Respublikana, Ekologiisma kaj Sociala Alianco (ARES) kaj forte ligitaj al Unuiĝo por Popola Movado (UMP) en la prezidenta plimulto ;
- 2 Diversaj dekstruloj (DVD) kaj 1 sendependulo[3],[4].
La 23-an de oktobro 2012, sekve de la fondo de la partio Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj (UDI) fare de de Jean-Louis Borloo, al kiu aliĝis 28 el la 31 senatanoj de UCR (poste 29 el la 32, post la kuniĝo de Chantal Jouanno), la frakcio prenis la nomon « Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj - UC » (UDI-UC)[5].
Konsisto[redakti | redakti fonton]
Detala listo[redakti | redakti fonton]
En julio 2014, la frakcio konsistis el la 31 sekvantaj membroj[6] :
- Jean-Paul Amoudry (Haute-Savoie, UDI-NC)
- Jean-Marie Bockel (Haut-Rhin, UDI-GM), membro de la estraro de la frakcio
- Jean Boyer (Haute-Loire, UDI-NC)
- Vincent Capo-Canellas (Seine-Saint-Denis, UDI-FED)
- Vincent Delahaye (Essonne, UDI-RAD)
- Marcel Deneŭ (Somme, MoDem)
- Yves Détraigne (Marne, UDI-AC), kasisto de la frakcio
- Muguette Dini (Rhône, UDI-AC), vicprezidantino de la frakcio
- Daniel Dubois (Somme, UDI-NC)
- Jean-Léonce Dupont (Calvados, UDI-NC), membro de la estraro de la frakcio
- Françoise Férat (Marne, UDI-AC), vicprezidantino de la frakcio
- Nathalie Goulet (Orne, UDI-AC)
- Jacqueline Gourault (Loir-et-Cher, MoDem), membro de la estraro de la frakcio
- Sylvie Goy-Chavent (Ain, UDI-RAD)
- Joël Guerriau (Loire-Atlantique, UDI-NC), vicprezidanto de la frakcio
- Pierre Jarlier (Cantal, UDI-RAD), vicprezidanto de la frakcio
- Chantal Jouanno (Paris, UDI, eksa UMP) de la 23-a de oktobro 2012
- Jean-Jacques Lasserre (Pyrénées-Atlantiques, MoDem)
- Valérie Létard (Nord, UDI-NC)
- Hervé Marseille (Hauts-de-Seine, UDI-FED), vicprezidanto de la frakcio
- Hervé Maurey (Eure, UDI-NC), vicprezidanto de la frakcio
- Jean-Claude Merceron (Vendée, UDI-AC), vicprezidanto de la frakcio
- Aymeri de Montesquiou (Gers, UDI-RAD), membro de la estraro de la frakcio
- Catherine Morin-Desailly (Seine-Maritime, UDI-NC)
- Christian Namy (Meuse, UDI-RAD), vicprezidanto de la frakcio
- Jean-Jacques Pignard (Rhône, UDI-AC)
- Yves Pozzo di Borgo (Parizo, UDI-FED)
- Gérard Roche (Haute-Loire, UDI-NC)
- Henri Tandonnet (Lot-et-Garonne, UDI-AC)
- Jean-Marie Vanlerenberghe (Pas-de-Calais, UDI-MoDem)
- François Zocchetto (Mayenne, UDI-AC), prezidanto de la frakcio
Listo de prezidantoj[redakti | redakti fonton]
- 1983 - 1986 : Adolphe Chauvin (UDF-CDS)
- 1986 - 1993 : Daniel Hoeffel (UDF-CDS)
- 1993 - 1998 : Maurice Blin (UDF-CDS poste Demokrata Forto)
- 1998 - 2002 : Jean Arthuis (UDF-Demokrata Forto poste Nova UDF)
- 2002 - 2002 : Xavier de Villepin (UFE)
- 2002 - 2009 : Michel Mercier (UDF poste MoDem)
- 2009 - 2011 : Nicolas About (MoDem)
- de la 8-a de februaro 2011 : François Zocchetto (AC)
Eksaj membroj de la frakcio[redakti | redakti fonton]
- Gisèle Gautier (Loire-Atlantique), ĝis tiam vicprezidantino, forlasis la frakcion la 8-an de januaro 2007 por aliĝi al la frakcio UMP.
- Maurice Blin (Ardennes), demisiis la 4-an de julio 2007. Marc Laménie (UMP) postsekvis lin en la Senato.
- Philippe Arnaud (Charente, MoDem), Philippe Nogrix (Ille-et-Vilaine), ne estis reelektitaj okaze de la senatanaj balotoj de la 21-a de septembro 2008.
- André Vallet (Bouches-du-Rhône, MoDem, eksa elektito de la Socialista partio), ne rekandidatiĝis por la balotoj de la 21-a de septembro 2008.
- Christian Gaudin (Maine-et-Loire), Nova Centro), nomumita supera administranto de la Francaj Sudaj kaj Antarktaj Teritorioj la 6-an de oktobro 2010. Catherine Deroche (UMP) postsekvis lin en la Seanato.
- Nicolas About (Yvelines, « eksiĝinta » el la MoDem), elektita prezidanto de la frakcio en 2009. La 21-an de januaro 2011, Gérard Larcher nomumis lin al la Supera Konsilio pri Aŭdvido, kio aŭtomate ĉesigas liajn mandatojn la 23-an de januaro, kiam lia nomumo ekvalidis[7]. Lia anstataŭantino Roselle Cros postsekvis lin en la Senato.
- Pierre Fauchon (Loir-et-Cher, Nova Centro), vicprezidanto de la frakcio, nomumita membron de la Supera Konsilio de la Juĝistoj la 23-an de januaro 2011. Lia posteno vakis ĝis la Senatanaj balotoj de septembro 2011.
- Claude Biwer (Meuse, Nova Centro), vicprezidanto de la frakcio (… - 2011).
- Daniel Soulage (Lot-et-Garonne, AC), vicprezidanto de la frakcio (… - 2011).
- Jean Arthuis (Mayenne, AC), eksa prezidanto de la frakcio (1998-2002), elektita eŭropa parlamentano (... - 2014)
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Konsisto de la parlamentaj frakcioj en la Senato de la 5-a Respubliko (februaro 2009). Alirita la 7-an de novembro 2013.
- ↑ Tempolinio de la centrisma frakcio en la Senato. Alirita la 7-an de novembro 2013.
- ↑ . Por la financado de la politikaj partioj por 2009, 19 senatanoj deklaris sian ligon al MoDem kaj 10 al "Fetia Api" : cf. Dekreto n° 2009-92 de la 27-a de januaro 2009 por la apliko de la artikoloj 9 kaj 9-1 de la leĝo 88-227 de la 11-a de marto 1988 pri la financa travidebleco de la politika vivo
- ↑ « Prezento de la frakcio centrisma Unuiĝo (UC) en la Senato » sur la interretejo "ipolitique.fr"
- ↑ Prezento de la parlamentaj frakcioj en la Senato, oficiala interretejo de la Senato, alirita la 25-an de oktobro 2012
- ↑ Daŭre aktualigita konsisto de la frakcioj Arkivigite je 2010-06-23 per la retarkivo Wayback Machine sur la interretejo de la Senato
- ↑ La senatano Nicolas About nomumita al CSA, la opozicio sin demandas, televidkanalo Public Sénat, la 21-an de januaro 2011
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Senatanaj balotoj de 2011
- Centrisma Alianco (AC)
- Nova Centro (NC)
- Demokrata Movado (MoDem)
- Uniĝo por la Franca Demokratio
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- france Interretejo de la frakcio Centrisma Unuiĝo
- france la frakcioj en la Senato
- france Listo de senatanoj laŭ frakcioj Arkivigite je 2010-06-23 per la retarkivo Wayback Machine
|