Frakturo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
rentgena bildo de frakturo de homa kalkaneo kun enmetita metala plato

Frakturo, en neformala lingvouzo ankaŭ ostorompiĝo, estas fendiĝo aŭ rompiĝo de osto, do de parto el la skeleta sistemo.

Dum la saniĝo la disiĝintaj ostopartoj denove kunkreskiĝas. Gravas do atenti pri tio, ke ili troviĝas (kaj sekve kunkreskiĝas) en anatomie kaj funkcie ĝusta pozicio. Por pliverŝajnigi tion, kaj por ĝenerale eviti sanigomalhelpajn moviĝon inter la disiĝintaj ostopartoj, oni provas malmovigi la koncernan korpoparto. En kazo de frakturoj de brakakrura osto, ofte fiksiĝo de la korporegiono per gipsa bandaĝo sufiĉas. En iuj kazoj necesas operacie enmeti en la oston metalan platon, metalan najlon aŭ pli komplike konstruitan fiksilon. En kazo de aliaj frakturoj, ekzemple de ripoj, teknike ne eblas fiksigo, kaj nur eblas per rentgenaj bildoj kontroli la spontanan kunkreskiĝon.

Se oni ne fiksigas la disiĝintajn ostopartojn, kaj ili sekve tro intermoviĝas, povas okazi ke ili ne kunkreskiĝas kaj ekestas "pseŭdoartrozo", do falsa artiko en loko, kie funkcie ne antaŭvidatas artiko.

[redakti] Retaj ligiloj

Ekstera ligilo  informoj pri frakturoj (paĝoj germanlingvaj)
Ekstera ligilo  sciencaj informoj pri ostoj, frakturoj kaj osteoporozo (paĝoj same germanlingvaj)
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj