Framasona Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Framasona Esperanto estas ĵargono uzata de Framasonoj, kiuj uzas Esperanton en sia medio. Ekde fruaj tempoj estis Esperantaj Masonismaj asocioj. Ĉe la UK en Boulogne-sur-Mer en 1905, la unua framasona asocio fondiĝis, nomita "Espero Framasona."

La unua framasona ceremonio en Esperanto okazis en Berno en 1913, organizita kaj tradukita de Friedrich Uhlmann. Dum tiuj ceremonioj framasonoj uzas Esperanton kun specialaj "pasvortoj" kaj "ritvortoj" de sia afero (plejparte el la hebrea kaj greka). El unu de tiuj grupoj disvolviĝis la Universala Framasona Ligo, kiu estis aktiva ĝis la nuna tempo, kvankam ĝi ne plu estas strikte ligita al la praktiko kaj disvastigo de la internacia lingvo. Eblas reviviĝo de "framasona Esperanto" dank'al decido, prenita de itala loĝio "Heliopolis" (kies majstro estas masona verkisto Michele Moramarco), uzi Esperanton, inter aliaj lingvoj, kiel rita ilo kaj inkludi Zamenhofaj hilelismaj reflektoj en ĝia studprojekto.

Vidu ankaŭ

Fontoj

Moramarco Michele: Massoneria e fratellanza linguistica: contributo massonico alla lingua esperanto, in M. Moramarco (a cura di): Nuova Enciclopedia Massonica, 3 voll. Roma, C.E.S.A.S., pp. 354-355


LE TAVOLE DEL 2001, Atti n. 2 - pagg. 245 La Massoneria per la comprensione universale: Zamenhof e l'esperanto - Fr\F. Berrettini (I Figli di Horus 742 Or\Perugia)