Framasonismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emblemo de framasonismo

Framasonismo estas tutmonda organizo kiu klopodas plibonigi la mondon per tolero. Ĝi estas malnova organizo, kiu uzas sekretajn ritojn de la mezepoka masonista gildo (la franca etimo franc-maçon signifas "libera masonisto". Framasonoj kunvenas ĉe framasona loĝio, celanta la kunhelpon inter siaj membroj kaj ĝenerale la plibonigon de la moraleco, frateco kaj justeco en la socio. Framasonoj ĉiuj asertas ekzistadon de unusola dio, kreinto de la mondo, tamen la framasonaj loĝioj ne apogas specifajn religiojn.

Plejpartaj framasonoj estas nur viroj, ĉar de la komenco de organizita framsonismo ĝenerale virinoj ne estas permesitaj aliĝi. En t. n. "regulaj" framasonaj loĝioj la reguloj ĝis hodiaŭ malpermesas framasoniĝon de virino, tamen estas flankogrupoj bonvenas virinojn. En multaj landoj (Francio, Germanio, Anglio, Svislando ktp.) estas ankaŭ framasonaj loĝioj nur por virinoj.

Kontraŭuloj de framasonismo

Kiel malnova kaj kaŝema organizo, framasonismo havas multajn malamantojn. Kelkaj malamas framasonismon ĉar framasonoj uzas sekretajn ritojn. Multokaze dum historio framasonoj kondamniĝis. Framasonoj estas ofte riĉaj kaj influaj. Ilia toleremo kaj interhelpo igis ilin konvenaj por burĝaj liberaluloj batalantaj aristokrataron kaj oficialan religion. Pro malhelaj antaŭjuĝoj kaj politikaj kontraŭemoj, en la Francio de la jaroj 1930-aj, la faŝismemaj dekstruloj multe parolis pri "la juda-framasona komploto". Kelkaj diras, ke framasonismo estas religio. Plue, aliaj kondamnas framasonojn pro permesi multajn religiajn vidpunktojn, kaj pensas, ke framasono minacas ilian religion. Kelkaj masonaj tendencoj estas diismaj, aliaj, ĉefe en Francio estas ateaj kaj kontraŭpastrecaj, tial la katolika Eklezio ekskomunikis ilin.

Tamen, framasonismo nek estas religio, nek instruas pri religio rekte. Tradiciaj framasonistoj ne permesas ateistojn aliĝi, sed honoras neniun specifan dion. La ritoj estas sekretaj, sed estas uzitaj por alegorio, salutado, identigado de aliaj framasonoj, kaj tiel plu.

Framasonismo kaj Katolika Eklezio

Estas sennombraj la kritikaj alprenoj de pozicio de la katolika hierarkio rilate framasonismon. El ties dokumentoj oni deduktas ke la malaprobaj kaj kondamnaj kialoj ne insistas propre en la rigida sekreteco – praktikata en la framasonaj superaj gradoj – kaj aliaj eksteraj sintenoj: prefere ili kuŝas en la racionalisma naturalismo (kiu kuntrenas la neeblecon de la supernatura revelacio), relativismo religia (laŭ kiu ĉiuj religioj estas samvaloraj – ne nur antaŭ la ŝtata leĝo: kio estas demokratia postulo -, sed precipe en ilia efektiva historia fundamento, relativismo filozofia (laŭ kiu ĉiuj priveraj asertoj samveras), absolutismo en la publika lnstruado kiu celas elimini la katolikajn lernejojn, la reduktemo de religia sento al fenomeno tute individua celanta forigi publikajn spacojn al religio kaj disvaniganta laikismon ktp.

Jen konciza listo de precipaj dokumentoj de la katolika hierarkio en kiuj oni admonas katolikojn ke ili ne adheru al framasonistaj asocioj. Rilate tion oni sciu ke, ekskomuniko aŭ malaprobo kaj malrajtiĝo partopreni en la ekleziaj oficoj aŭ sakramentoj, koncernas nur katolikon: eĉ la minaco celas konsciigi la katolikon pri la risko senscie agadi kontraŭ sian kredon.

Precipaj dokumentoj:

1738, la papa buleo In eminenti apostulatus [1]

1751, la papa buleo Providas de Benedikto la 14-a [2]

1884, publikigo de la encikliko Humanum Genus de papo Leono la 13-a [3]

1917, Benedikto la 15-a entenigis en la Codex Juris Canonici (kanona kodo) la leĝerojn n. 684 kaj n. 2335.

1983, en la nova etoso de la dua Vatikana Koncilio, Johano Paŭlo la 2-a promulgis la novan kodon de kanona juro, en kiu ne aperas la vorto framasonismo kaj en kiu en la n. 1374 estas markite: “Kiu allasas sian nomon al asocio komplotanta kontraŭ la eklezio estu punata per justa puno; kiu poste tian asocion antaŭenpuŝas aŭ mastras estu punata per interdiktito”.

Sekva deklaro de la Kongregacio por la Doktrino de la Kredo klarigante la sencon de la nova koda leĝero asertis, post aprobo de la papo mem, ke nenio ŝanĝiĝis.

La Germana Episkopara Konferenco, ŝarĝita de la apostola sidejo, post multegaj kolokvoj (ekde 1974 ĝis 1980) kun kvalifikitaj elstaruloj de la Grandaj Loĝioj Uniĝintaj de Germanio (regula framasonismo, do), publikigis dokumenton en kiu estas konfirmita la absoluta neakordigebleco inter kredkonfeso kaj aparteno al framasonismaj asocioj.

Ne malĉeestas katolikaj intelektuloj kiuj reliefigas ankaŭ la konstantajn similecojn aŭ principojn de framasonismo koincidantajn kun la kristana doktrino, kiel universalismo, egaleco inter la homoj, la homaj rajtoj, kaj ankaŭ atento – eble pli influa en la pasinta framasonismo - al la ununureco kaj suvereneco de Dio. Oni rimarkigas ankaŭ, ke hodiaŭ framasonismo, eble adaptiĝante al moderna opiniplureco inter la novaj adeptoj, preferas sin prezenti kiel “obediencoj” kiuj respektas la religiajn individuajn religiajn preferojn, kvankam en obeo al la tradiciaj principoj.

Fine, satanto de statistikoj povus rimarkigi ke la kondamnoj entutas 586. [4] [5] [6]

Decida kaj plej influa por tiuj kondamnoj, eble, estis (ĉu ankoraŭ estas?) la sinteno kaj deklaroj de la framasonaro de Italio, aparte dum la afero Risorgimento (Releviĝo) kaj la Roma problemo. Por kompreni la tiaman etoson sufiĉu jena citaĵo en La Lunga Lotta de Valerio Pierantozzi [7]:

"Kion pri la Katolika Eklezio? «Entaĵo kapabla estigi nur ulojn senutilajn, se ne malutilajn». Kion pri la Papeca Institucio? «Nigra pesto [...] sacerdoteca hidro, Konstanta danĝero por Italio kaj la civilizo». Kion pri la klerikaro? «Amaso da hipokrituloj recitantaj preĝojn, eldirantaj blasfemojn [...], malamikaro ruza kaj kruela [...], fia koruptoperistaro, malŝatinda kaj kovarda rasaĉo. Kiam ĝi ĉesu per sia fetoro haladzigi Italion?». Tiel oni legis, ne en folio neoficiala, sed en la prestiĝa Rivista della Massoneria Italiana".

Historio de Framasonismo

Oni disputas pri la origino de Framasonismo. Plejparte kredas ke ĝi devenas de mezepokaj asocioj de masonistoj, ĉefe en Anglio kaj Skotio. Ĉirkaŭ la 16-a jarcento okazas la transiro de la metia celo de la framasonaro en socialajn interesojn, precipe filantropiajn kaj homaranajn. Kelkaj pensas ke tio okazis por la influo de arkitektoj kaj skulptistoj, kiuj eniris la societon. Ekde tiam ne ĉiu framasonisto estas efektive masonisto. Eventuale, okazis ankaŭ, ke la religia idearo fariĝis laŭ la raciaj rezultoj de la filozofio, sen la kredo je revelacioj, mirakloj kaj supernaturaj efikoj de la religiaj ritoj. Cetere, framasonaro elstarigas la individuan liberecon je konscienco. La kunordigo de loĝioj, ekde la 18-a jarcento, donis al framasonaro novajn ŝancojn. En 1717, en Anglio, estis fondita la Granda Loĝio de Londono, iniciate de la anglikana kleriko James Anderson kaj de la rifuĝinta hugenoto Jean-Théophile Desaguliers; ses jaroj poste estis aperigata la regularo Book of Constitutions, libro de konstitucioj, 1723; tiu dokumento estas kutime citita per vortoj Konstitucio de Anderson. Same en aliaj landoj estis kreitaj Grandaj Loĝioj (foje nomataj ankaŭ Grandaj Orientoj). Pro la apartaj ritoj, en la sama lando aperis pliaj naciskalaj Grandaj Loĝioj (aŭ Grandaj Orientoj).

Famaj framasonoj

Vidu ankaŭ

Esperantistaj organizoj

Esperantistoj

Zamenhof ne estis framasono, laŭ la asertoj de framasonoj. Tamen framasonoj rigardas lin kiel "framasono sen antaŭtuko", ĉar li montris la bazajn valorojn de la framasona etiko.

Literaturo

  • Zamenhof kaj framasonismo / Jaroslav Karhan kun resume en itala lingvo, en: Aktoj de la unua simpozio pri homaranismo en KCE. La Chaŭ-de-Fonds - S. 185 - 191: bibliogr. S. 191
  • Esperanto kaj framasonismo / Zsuzsanna Agnes Berényi en: Memorlibro. Budapest 1998 - S. 370 - 376 ĉe Austra Nacia Bibliteko: 1,658.803-B.Esp-
  • Ĉu vi sciis tion pri la framasonismo? / W. Randag. Trad.: Ostulo. - Duka Urbo : Zuid-Nederlandsche Drukkerij, 1937 . - 41 S. Austra Nacia Bibliteko:ZESP 701471-B kaj
  • Domenico V. Ripa Montesano, Vademecum di Loggia, Edizione Gran Loggia Phoenix – Roma Italia 2009 ISBN 978-88-905059-0-4
  • Monato, internacia magazino sendependa, numero 1996/03, paĝo 26: Pri framasonoj senmistere verkita de Zofia Banet-Fornalowa.

Fontoj

  1. Eventoj, N-ro 074, 02-03-1995, "Boulogne-sur-Mer: Framasona asocio", de Zsuzsanna BERENYI. - Kontraŭa opinio (Zamenhof verŝajne ne estis framasono) en André Cherpillod, Zamenhof kaj judismo, Courgenard 1997. La rilatoj inter Esperantismo kaj Framasonismo estis pritraktitaj de Michele Moramarco (li mem esperantisto) en la dua volumo de sia Nuova Enciclopedia Massonica (Bastogi, Foggia, Italujo 1997)

Eksteraj ligiloj

greke http://www.freemasonry.fm greke http://www.freemasoncollection.com greke http://www.masonicinfo.com/famous.htm greke http://www.lodgeharmony.ru/

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda