François-Jean Lefebvre de La Barre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
François-Jean Lefebvre de La Barre
Persona informo
Naskiĝo 10-an de septembro 1745 (1745-09-10)
en Férolles-Attilly
Morto 1-an de julio 1766 (1766-07-01) (20-jaraĝa)
en Abbeville
Mortokialo senkapigo
Lingvoj franca
Loĝloko Reĝlando Francio
Ŝtataneco Francio
vdr

La kavaliro François-Jean Lefebvre de La Barre, (12-a de septembro 1745, ĉe la kastelo de Férolles-en-Brie, 1-a de julio 1766 ĉe Abbeville) estis juna nobelo de Francio kiu estis kondamnita, torturita, senkapigita kaj bruligita, fare de la juĝistaro de Abbeville kaj poste de la Parlamento de Parizo, pro supozita blasfemo kaj sakrilegio.

La faktoj[redakti | redakti fonton]

La matenon de la 9-a de aŭgusto 1765, estis malkovritaj en Abbeville du agoj konsideritaj kiel profanado:

  • nome spuroj faritaj per pikarmo kontraŭ la krucuma bildo de la ponto de Abbeville; kaj,
  • rubaĵoj sur bildo de Kristo en la tombejo de Abbeville.

Arestoj[redakti | redakti fonton]

La supozoj kondukis sur kelkajn membrojn de la riĉa junularo de la urbo konataj pro diboĉado kaj provokado: la kavaliro La Barre, Moisnel naskiĝinta en 1749 kaj Gaillard d'Etallonde naskiĝinta en 1750. Tiuj junuloj ricevis atenton pro maldecaj kantoj nerespektintaj la religion; krome ili fieris ke ili ne senĉapeliĝis antaŭ la religian procesion. Aliaj kolegoj estis la filo de Pierre-Nicolas Duval de Soicourt, urbestro de Abbeville. Tuj eksplodis malamikecoj inter familioj kaj fine nur La Barre frontis la proceson.

La polemiko[redakti | redakti fonton]

Voltero, kiu intervenis en aliaj juraj kazoj de religia maltoleremo ne povis interveni, ĉar li tiam estis enmetita en la afero Sirven.

Oni skandalis tiom, ke okazis eĉ interveno de la Parlamento de Parizo kaj de du reĝoj, nome Ludoviko la 14-a kiu montriĝis favore al la nuligo de la mortkondamno, dum Ludoviko la 15-a finfine ne uzis sian rajton al reĝa pardono. Pro la enorma skandalo la aliaj kulpitoj ne estis persekutataj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • M. Cassen (alias Voltaire), Relation de la mort du chevalier de La Barre à Monsieur le marquis de Beccaria, 15-a de julio 1766.
  • Voltaire, artikolo « Torture » in Dictionnaire philosophique, 1769.
  • D'Etallonde de Morival, Le Cri du sang innocent, 1775.
  • Marc Chassaigne, Le procès du Chevalier de la Barre, Paris, J. Gabalda, 1920, legebla rete kaj resume ĉe compte-rendu
  • Max Gallo, Que passe la justice du Roi : vie et supplice du chevalier de La Barre, Paris, Robert Laffont, 1987. (ISBN 9782221052723)
  • Christian Petr, François-Jean Lefebvre, chevalier de La Barre, voyou de qualité, Pantin, Temps des cerises, 2007. (ISBN 9782841096930)
  • Pierre Milza, Voltaire, Paris, Perrin, 2007.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]