François Deguelt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
François Deguelt
François Deguelt en Eŭrovido-Kantokonkurso 1962
François Deguelt en Eŭrovido-Kantokonkurso 1962
Bazaj informoj
Naskonomo Louis Deghelt
Naskiĝo 4-an de decembro 1932 (1932-12-04)
en Tarbes
Morto 22-an de januaro 2014 (2014-01-22) (81-jaraĝa)
en Vidauban
Ĝenroj Pop, kanzono
Profesio Kantisto
Persona informo
Naskonomo Louis Lucien Gabriel Deghelt
Mortokialo kora malsufiĉo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Lycée Claude-Bernard
Okupo
Okupo kantisto • ĵazmuzikisto
vdr

François Deguelt, naskonome Louis Deghelt (naskiĝis la  4-an de decembro 1932(nun 1932-12-04) en Tarbes, Hautes-Pyrénées, mortis la 22-an de januaro 2014 [1]) estis franca kantisto, plej bone konata pro ties partopreno nome de Monako en Eŭrovido-Kantokonkurso 1960 kaj Eŭrovido-Kantokonkurso 1962.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Deguelt forlasis siajn studojn por fariĝis kabareda kantisto en Parizo en la fruaj 1950-aj jaroj. En 1956, li estis la gajninto de la Grand Prix du Disque de Académie Charles Cros. Post periodo en la militservo en Alĝerio, Deguelt revenis al Francio, kaj oni donis al li ŝancon en 1960 por kanti nome de Monako en la 5-a Eŭrovido-Kantokonkurso, okazinta en Londono la 29-an de marto 1960. La kanto de Deguelt "Ce soir-là" ("Tiun Nokton") montriĝis populara en la ĵurio, atingante 3-an rangon el 13 partoprenantoj.[2][3]

Deguelt revenis al Eŭrovizio, denove nome de Monako, en 1962 per la kanto "Dis rien" ("Diru Nenion"). Tiu konkurso okazis la 18-an de marto 1962 en Luksemburgo, kie li plibonigis sian rezulton, atingante 2-an rangon el 16 partoprenantoj.[4][5] Deguelt estis unu el kvin partoprenantoj en la historio de Eŭrovizio (kune kun Cliff Richard, Katja Ebstein, Chiara Siracusa kaj Željko Joksimović) kiu atingis 2-an kaj 3-an rangon sen gajni iam.

Postaj sukcesaj unuopaĵoj inkluzivis "Le Ciel, le soleil et la mer" (1965), "Le printemps" (1966), "Minuit, le vent, la nuit" (1968) kaj "La libération" (1968). Deguelt daŭrigis turneon kaj kantadis en la nostalgia cirkvito tra Franclingvio.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. François Deguelt, singing “Heaven, the sun and the sea,” has died (23 Januaro 2014). Arkivita el la originalo je 2014-02-01. Alirita 23 Januaro 2014.
  2. ESC History 1960. Arkivita el la originalo je 2022-01-27. Alirita 2014-01-23.
  3. "Ce soir-là" at diggiloo.net
  4. ESC History 1962. Arkivita el la originalo je 2022-01-27. Alirita 2014-01-23.
  5. "Dis rien" at diggiloo.net
  6. Recent biography and interview. Arkivita el la originalo je 2014-02-02. Alirita 2014-01-23.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]