François Fillon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
François Fillon
François Fillon
Naskiĝo 4-a de marto, 1954
en Le Mans (Sarthe)
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

François FILLON (IFA: [fʁɑ̃.swa fi.jɔ̃]; naskiĝinta je 4-a de marto 1954 en Le Mans, Sarthe) estas franca politikisto. Li estis ĉefministro de Francio de la 17-a de majo 2007 ĝis la 10-a de majo 2012.

Kiel ano de la partio UMP, Fillon fariĝis la Ministro pri Laboro de Jean-Pierre Raffarin en 2002, kaj plenumis polemikajn reformojn de la 35-hora laborsemajna leĝo, kaj de la franca pensia sistemo (Loi Fillon). Li fariĝis Ministro pri Edukado kaj Esplorado en 2004, kaj proponis la multedebatitan Leĝon Fillon pri Edukado. En 2005, la nova registaro de Dominique de Villepin ne inkluzivis lin, sed li elektiĝis kiel senatano por la departemento Sarthe. Lia rolo kiel politika konsilisto en la sukcesa prezidenta kampanjo de Nicolas Sarkozy gvidis lin al sia nuna posteno.