François Furet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

François FURET (27-a de marto 1927 en Parizo; 12-a de julio 1997 en Toulouse) estis franca historiisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Pro malsaniĝo je tuberkulozo en 1950, François Furet interrompis sian studadon kaj venis en sanatorion. Li estis 1954–1955 instruisto en gimnazio de Compiègne, 1955–1956 en gimnazio de Fontainebleau. Pli poste li dediĉis sin en Centre national de la recherche scientifique al eplorlaboroj pri la Franca revolucio. Ekde 1960, li estis profesoro (Directeur d'Études) en EHESS, kies prezidanto estis li inter 1977 kaj 1985. Poste li gvidis la Instituton Raymond Aron ĉe EHESS. Ekde 1985, li etis samtempe ankaŭ profesoro en la Universitato de Ĉikago. Li estis Doktor h.c. de universitatoj de Tel Aviv kaj Harvard same membro de la American Academy of Arts and Sciences (usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj) kaj de la American Philosophical Society (Usona Filozofia Asocio). Li estis kavaliro de la honorlegio. Oni elektis lin la 20-an de marto 1997 membro de la Franca Akademio, sed ties transprenon malebligis lia abrupta morto, la 12-an de julio 1997 en Toulouse, pro sporta akcidento.

Esploroj de la franca revolucio[redakti | redakti fonton]

Unu el la plej gravaj verkoj de Furet estas la kun Denis Richet verkita Historio de la franca revolucio. Laŭ lia vidpunkto, la revolucio "elreliĝis" jam ĉe sieĝo de Bastille.

Meritoj[redakti | redakti fonton]

  • 1990 Prix Tocqueville pro la tuta verkaro
  • 1996 Eŭropa Premio pri socialsciencoj,
  • 1996 Hannah-Arendt-premio
  • 1996 la verko Fino de la iluzioj la premiojn: le prix Chateaubriand ka le prix Gobert de l'Académie française.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Das Ende der Illusion. Kommunismus im 20. Jahrhundert (1995), München 1996, ISBN 3-492-03507-8