François Gérard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
François Gérard
Antoine-Jean Gros - Portrait de Francois Pascal Simon Gerard 1790.jpg
Portreto de François Gérard, fare de Gros, MOMA, Novjorko (Usono), 1790
Dato de naskiĝo la 4-an de majo 1770(nun 1770-05-04)
Loko de naskiĝo Romo
Dato de morto la 11-an de januaro 1837 (66-jara)
Loko de morto Parizo
Nacieco franca
Sukcesis kiel pentristo
Artista nomo Baron Gérard
Artista celigo Novklasikismo
Reprezentaj verkoj portretoj, mitologiaj temoj, historiaj pentraĵoj
v  d  r
Information icon.svg

François Pascal Simon, barono GÉRARD (naskiĝis la 4-an de majo 1770 en Romo, mortis la 11-an de januaro 1837 en Parizo) estis franca Novklasikisma pentristo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis unu el la plej produktivaj kaj laŭdataj pentristoj de la Unua Imperio kaj franca Restaŭrado. Lia agrabla konversacio kaj la ĉarmo de lia stilo efikis tiel ke la tiuepoka socio pozis por li (kiel Napoleono, Imperiestrino Joséphine, Imperiestrino Maria Ludovika, Desirée Bernadotte, Madame de Staël, Talleyrand, la Duko de Wellington, ktp).

Lia artista kariero daŭris dum la reĝado de Ludoviko la 18-a, kiu honorigis lin per Baroneco (en 1819), eniro en Instituton de Francio, Honora Legio, inter aliaj titoloj kaj lia verko ankaŭ estis rekompencita per konsiderinda fortuno. La ŝanĝo de arta emo al romantika pentrado kaj la Revolucio de 1830 deprimis lian spiriton kaj li mortis en Parizo en 1837.

Ekde 1786, Gérard estis unu el la preferataj disĉiploj de la granda David, kunordigante la ĉeeston en la ateliero kun laboro kiel gravuristo por vivteni sin. David sukcesis eviti, ke Gérard estu vokita al soldatservo dum la Franca Revolucio, havigante al li ŝarĝon de juĝisto en la Milita Tribunalo. En 1795 li fariĝis la unua rivalo de sia mastro kaj protektanto kiel portretisto, estiĝante ankaŭ malamika kunfrontiĝo kun Antoine-Jean Gros.

Lia rapida politika turniĝo por akcepti la alvenon de Borbonoj alportis al Gérard grandan renomon, fariĝante la oficiala pentristo de Ludoviko la 18-a, malfermante faman atelieron de pompaj kaj supraĵaj portretoj.

Lia stilo eniras la novklasikismajn trajtojn, diferencigante sin de David, komponante siajn verkojn per malpli granda agitiĝo kaj uzante pli delikatajn tonojn. Krom portretoj, li pritraktis mitologiajn temojn kaj historiajn pentraĵojn, rikoltante grandan sukceson.


Galerio[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]