François Mauriac

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
François Mauriac

François Charles MAURIAC (naskiĝis la 11-an de oktobro, 1885, mortis la 1-an de septembro, 1970) estis franca verkisto. La nobel-premiito estas konsiderata unu el la plej famaj katolikaj verkistoj de la 20-a jarcento.

François Mauriac naskiĝis en Bordozo. Li spertis katolikan edukadon, studis literaturon en sia hejmurbo kaj transloĝiĝis al Parizo en la jaro 1906.

En 1909 li publikigis sian unuan poemaron: Les mains jointes. Lia unua romano L'enfant chargé de chaînes aperis en 1913. La Unua mondmilito interrompis lian verkistan karieron. Post la milito, en 1922, li publikigis la romanon Le baiser au lépreŭ, kiu gajnis grandan atenton.

En la jaro 1933 li elektiĝis membro de la Académie française. Dum la Dua mondmilito li daŭrigis la verkadon, sian verkon Le Cahier noir li publikigis uzante la pseŭdonimon Forez. Li tre sukcese laboris kiel ĵurnalisto, ekz. por la gazeto Le Figaro.

En 1952 François Mauriac gajnis la Premion Nobel de Literaturo. Li mortis en Parizo.

[redakti] Listo de verkoj

  • 'Les mains jointes (poemoj, 1909)
  • L'enfant chargé de chaînes (romano, 1913)
  • Le baiser au lépreŭ (romano, 1922)
  • Le désert de l'amour (romano, 1925)
  • Thérèse Desqueyroŭ (romano, 1927)
  • Les anges noirs (romano, 1935)
  • Asmodée (teatraĵo, 1938)
  • La Pharisienne (romano, 1941)
  • L'agneau (romano, 1954)
  • Mémoires intérieures (memoroj, 1958)
  • De Gaulle (biografio, 1964)
  • Nouveaŭ mémoires intérieures (memoroj, 1965)
  • Un adolescent d'autrefois (romano, 1969)

[redakti] En Esperanto aperis

  • Tereza Desqueyroŭ / Trad. G. Labasthe. Paris, 1998

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  http://www.biblioweb.org/-MAURIAC-Francois-.html
Ekstera ligilo  http://nobelprize.org/literature/laureates/1952/index.html
Ekstera ligilo  http://www.academie-francaise.fr/immortels/base/academiciens/fiche.asp?param=562
Ekstera ligilo  http://www.prix-litteraires.net/detail_prix_litteraire.php?prix_num=471
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj