François Rebsamen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
François Rebsamen
François Rebsamen en amaskunveno, la 29-an de majo 2007.
François Rebsamen en amaskunveno, la 29-an de majo 2007.
Persona informo
François Rebsamen
Naskiĝo 25-a de junio 1951
en Dijon (Côte-d'Or)
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Partio Socialista Partio (PS)
Profesio
Okupo politikistoadvokato • Grands corps de l'Etat • cadres de la fonction publique vd
Laborkampo politiko vd
Aktiva en DiĵonoParizo vd
ministro pri laboro, dungado kaj socia dialogo
Dum 2-a de aprilo 2014
Prezidento François Hollande
Antaŭulo Michel Sapin
Prezidanto de la frakcio SOC en la Senato
Dum 1-a de oktobro 201115-a de aprilo 2014
Antaŭulo Jean-Pierre Bel
Sekvanto Didier Guillaume
Senatano de Côte-d'Or
Dum 1-a de oktobro 20082-a de majo 2014
Sekvanto Isabelle Lajoŭ
Urbestro de Dijon
Dum 25-a de marto 20015-a de aprilo 2014
Antaŭulo Robert Poujade
Sekvanto Alain Millot
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

François Rebsamen, naskiĝinta la 25-an de junio 1951 en Dijon (Côte-d'Or), estas franca politikisto membro de la Socialista Partio kaj ministro pri laboro, dungado kaj socia dialogo.

Proksima al François Hollande, kies vicestro li estis en la Socialista Partio de novembro 1997 (kongreso de Brest) ĝis novembro 2008 (kongreso de Reims), li estis urbestro de Dijon, prezidanto de la aglomera komunumo Grand Dijon, senatano de Côte-d'Or kaj prezidanto de socialista frakcio en la Senato. La 2-an de aprilo 2014, li estis nomumita al la posteno de ministro pri laboro, dungado kaj socia dialogo en la 1-a registaro de Manuel Valls[1].

Biografio[redakti | redakti fonton]

La 21-an de septembro 2008, li fariĝis senatano de Côte-d'Or, la unua socialista ekde 1948. Li tiam demisis el sia posteno de departementa konsiliano de kantono Dijon-5. En la Senato, li estis membro de la komisiono pri financoj, de la buĝeta kontrolo kaj de la ekonomiaj kontoj de la nacio.

Post la senatanaj balotoj de la 25-a de septembro 2011 kaj la elekto la 1-an de oktobro de Jean-Pierre Bel kiel prezidanto de la Supra Ĉambro, François Rebsamen estis elektita por anstataŭi lin kiel estro de la socialista frakcio en la Senato.

En 2012, kiam la registaro volis obeigi sian proponon faritan okaze de la prezidenta kampanjo malpermesi mandatkumulon, François Rebsamen kontraŭis ĝin pretekstante la apartan staton de senatano[2]. La registaro, per sia proparolanto kaj sia ĉefministro respondis ke ne estos escepto[3]. F. Rebsamen tamen anoncis ke se la leĝo pri la nekumulo estos akceptita, li elektos rest urbestro de Dijon[4].

Framasono, li estas ano de la loĝio Solidarité et progrès (esperante "Solidareco kaj progreso") de Grand Orient de France (esperante "Grand oriento de Francio") en Dijon ekde 1989[5].

En la dua balotvico de la municipaj balotoj de Dijon la 30-an de marto 2014, la listo, kiun li gvidis estis la unua kun 52,84 % de la esprimitaj voĉoj fronte al la listo UMP de Alain Houpert (34,02 %) kaj al tiu de la Nacia Fronto de Édouard Cavin (13,13 %). Tiu venko donis al li trian mandaton al la urbodomo[6].

Li estis nomumita ministro pri laboro, dungado kaj socia dialogo la 2-an de aprilo 2014 en la 1-a registaro de Manuel Valls[7]. Tiu nomumo devigas lin rezigni pri sia posteno de urbestro de Dijon, kiun ĝi okupis ekde marto 2001. La 5-an de aprilo, lia unua vicurbestro, Alain Millot, estis elektita urbestro[8].

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • france Dijon, portrait d'une ville contemporaine kun Armand Frémont kaj Jean Vautrin, fotoj de Philippe Maupetit, eld. "Cercle d'Art", 2007
  • france De François à Ségolène, interparolo kun Philippe Alexandre, eld. "Fayard", 2007
  • france Football et politique, eld. "Stock", septembro 2014

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ŝablono:Ligiltabelo Ministroj pri laboro de G8 Ŝablono:Ligiltabelo Ministroj pri laboro de la Eŭropa Unio