Francisko Simonnet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el François Simonnet)
Francisko Simonnet
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1940 (1940-08-10)
Morto 21-an de novembro 2012 (2012-11-21) (72-jaraĝa)
Lingvoj Esperantofranca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Denaska esperantisto Jes
vdr

Francisko SIMONNET (france: François Simonnet) (naskiĝis la  10-an de aŭgusto 1940(nun 1940-08-10), mortis la 21-an de novembro 2012 (72‑jara)) estis denaska franca esperantisto kaj membro de la Akademio de Esperanto (ekde 2004).

Li lernis interalie en la Pariza Universitato (Sorbonne) precipe pli klasika filologio kaj ĝenerala lingvoscienco, en la Alta Lernejo pri Orientaj Lingvoj (École nationale des langues orientales vivantes) en Parizo pri la lingvoj hungara kaj pola, en la Lernejo pri Altaj Studoj (École des hautes études) pri ĝenerala lingvoscienco kaj pri latina filologio, iam poste en la Provenca Universitato en Aix-en-Provence pri lingvoscienco kaj ligitaj temoj, pri Esperanto kaj pri la lingvo pola, en la Budapeŝta Universitato je la nomo de Rolando Eötvös (ELTE) pri Esperanto kaj interlingvistiko...

Li instruis, krom en Francujo, en diverslandaj universitatoj (en Polujo, Israelo, Vjetnamujo, Rusujo, Egiptujo...), plej longe kiel profesoro pri gramatiko de la franca lingvo ĉe la Sajgona (nuntempe Ho-Ĉi-Min-urba) Universitato (19711976).

Li kunlaboris en Nederlando en la plano por la sistemo por aŭtomata tradukado DLT.

Li estis asociita docento de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS San-Marino).

Li estis sekretario de la asocio Libero por la lingvoj.

Francisko Simonnet mortis tragike dum incendio, kiu detruis lian domon en Sens frumatene la 21-an de novembro 2012. Informojn pri la tragedio alportis loka ĵurnalo kaj lia filo Victor Simonnet. Funebra ceremonio okazis la 30-an de novembro 2012 je la 15-a horo en la preĝejo Saint Pregts en Sens kaj sekvis entombigo en Theil-sur-Vanne.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]