François Viète

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
François Viète.

François Viète naskiĝis en 1540 en Fontenay-le-Comte kaj mortis en la 13-a de decembro 1603 en Paris, li estis matematikisto.

Oni konsideras lin kiel unu el ĉefaj prekursoroj de algebro. Li estis la unua kiu reprezentis la ekvaciparametroj per literoj.

François Viète estis konata ankaŭ dum lia epoko kiel fidela kaj kompetenta reĝa servisto. Li estis privata konsilanto de Henriko la 3-a kaj Henriko la 4-a.

Publika vivo[redakti | redakti fonton]

Filo de prokuroro, Viète studis juron en Poitiers. En 1560, li divenis advokato en lia naskiĝurbo. Li havis gravajn klientoj, nome la vidvino de Francisko la 1-a kaj Mary Stuart.

En 1564 li eniris je servico de Soubise-familio kiel sekretario kaj preceptoro por Catherine de Partenay al kiu servis dum tuta vido. Li frekventis la plej altan kalvinistan aristokratio: la precipaj ĉefoj Coligny kaj Princo Condé, kaj ankaŭ Jeanne d'Albret, reĝino de Navaro kaj ŝia fileto estonta Henriko la 4-a.

En 1571 li estis advokato en Pariza parlamento, poste en 1573 li estis nomita konsilanto al tribunalo de Rennes. En 1576 Henriko la 3-a prenis lin per speciala komiso. En 1580 li estis rekvizito-mastro je Pariza parlamento, ligita al ekskluziva servico de reĝo.

Ankaŭ en 1580 Viète obtenis gajnon de disputo de Françoise de Rohan kontraŭ la duko de Nemours. Tio kaŭzis kontraŭ li tenacan rankoron kaj lia eksigo de posteno en 1584. Henriko de Navaro skribis multajn leterojn en favoro di Viète, pro obteni lian revenon al reĝa servico, sed sensukcese. Viète, sekve, uzis siajn retirajn jaroj por studo de matematiko.

Forigita de Paris en tago de barikadoj, (12-a de majo 1588), Henriko la 3-a fuĝis al Blois. Li ordonis al reĝaj oficistoj trovi lin en Tours antaŭ la 15-a de aprilo : Viète estas unu el la unuaj kiuj respondis al apelo.

Post la morto de Henriko la 3-a, Viète eniris en privata konsilantaro de Henriko la 4-a. Li estos tre intima de la reĝo, kiu miris lian matematikajn talentojn. En 1594 li estis komisiita speciale por malĉifrado de malamikaj sekretaj kodoj, tasko kiun li igis ja de 1580.

En 1590 Henriko la 4-a publikigis leteron di komodoro Moreo al Hispana reĝo. La enteno de tiu letero, descifrita per Viète, revelis ke la duko de Mayenne projektis iĝis reĝo je placo de Henriko la 4-a.

Viète estes la plej bona kriptografiisto de sia tempo.

Matematikaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Inter 1564 kaj 1568 li eldonis siajn laboroj pri astronomio kaj trigonometrio, kaj skribas traktaton nultempe editita : Harmonicon Coeleste.

En 1571 li eldonas verkon de trigonometrio, Canon mathematicus, en kio li prezentis multajn formulojn pri sinuso kaj kosinuso. Li faris nekutima uzon por l' epoko de decimalajn nombrojn.

En Renesanco, matematiko kuŝis sur heredo de antiva grekio, kiu estas fondamente geometrio. En la epoko di Viète l' algebro kaj la aritmetiko, estas rigarditaj nur kiel helpiloj. Multaj matematikistoj, kiel Gerolamo Cardano en 1545, uzis geometriaj rezonoj por ĵustifiki algebrajn metodojn. Tiel geometrio ŝajnis ilo fidinda kaj potenta por solvo de algebraj problemoj, sed la uzo de algebro por solvo de geometriaj problemoj ŝajnis multe pli malfacila. Tio estas tamen tio kio proponis Viète.

Ekde 1591, Viète, kiu estis tre riĉa, komencis eldoni per sia poŝo la sistema elmontro de sia matematika teorio, kiu li nomis verŝajna logistiko aŭ arto de kalkulo per simboloj.

Tiu logistiko procedas en tri tempoj. Inter la problemoj kiuj Viète traktis kun tiu metodo, estas la kompleta solvo de ekvacio de dua grado de la formo ax^2 + bx = c kaj de ekvacio de tria grado de la formo x^3+ ax = b kun a kaj b pozitivaj. Liaj estas ankaŭ la formuloj de Viète.