Fran Novljan

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Franjo NOVLJAN (naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1879 en Boljun (Istrio), mortis la 12-an de januaro 1977 en Zagrebo (Kroatio)) estis kroata gimnazia direktoro kaj esperantisto.

Novljan post studoj i.a. en Vieno estis fondinto de popol-universitatoj kaj aliaj klerigaj institucioj en sia hejm-regiono. Li lernis Esperanton en 1920 kaj dum jardekoj aktivis precipe sur la lerneja kampo, i.a verkinte tri Esperanto-lernolibrojn. Novljan postlasis plurajn verkojn ankaŭ en sia gepatra lingvo.

Verkoj

  • Esperanto u trideset lekcija (1953)

Literaturo

  • 2002: Pleadin, Josip. Biografia leksikono de kroatiaj esperantistoj. Đurđevac: Grafokom 2002, p. 108-109 (kun foto kaj multaj pliaj detaloj). ISBN 953-96975-0-6