Francés Fontan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francés Fontan
Persona informo
François Fontan
Naskonomo François Jean Fontan
Naskiĝo 7-an de februaro 1929 (1929-02-07)
en 14-a arondismento de Parizo
Morto 19-an de decembro 1979 (1979-12-19) (50-jaraĝa)
en Cuneo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Institut d'études politiques de Toulouse vd
Partio Franca Komunista Partio • Partit de la Nacion Occitana vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr


Francés Fontan (Parizo, 1929 - Cuneo, 1979) fondinto de la Okcitana Naciisma Partio. Filo de fervojisto devenanta el Gaskonio, Fontan estis elfruaĝa memlernanto. Studis lingvojn en Parizo kaj politikon en Tuluzo. Malgraŭ ke li devenis el monarkista familio, li militis ĉe la trockiisma grupo Socialisme et Barbarie. Pli malfrue li translokiĝis al Nico, kie li militis ĉe la Franca Komunista Partio kaj la Parti socialiste unifié (Socialisma Unueca Partio). Post pripensado pri la malkoloniigo de Alĝerio, Vjetnamio kaj Maroko, li fondis la jaron 1959 la Okcitana Naciisma Partio (nuntempe, Partio de la Okcitana Nacio Partit de la Nacion Occitana). Persekutita de la Nicaj aŭtoritatoj akuzita pri samseksemo kaj pri helpo al Fronto por la Nacia Liberigo de Alĝerio, li translokiĝis al la Okcitanaj Valoj de Italio, kie li dum 1967 kunlaboris je la fondiĝo de la Moviment Autonomista Occità (Okcitana Movado Aŭtonomisma). Li loĝis en Frassino, ĉe la Valo Varacha (Piemonto) ĝis sia morto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Ethnisme, vers un nationalisme humaniste (1961)
  • La nation occitane, ses frontières, ses régions (1969)
  • Orientation politique du nationalisme occitan (1970)
  • Nationalisme révolutionnaire, religion marxiste et voie scientifique du progrès (1972)
  • Nationalisme, fédéralisme, internationalisme (1976)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]