Franca lingvo
| Franca lingvo | ||
| Français | ||
| Parolata en | Francio kaj proksimume 50 aliaj landoj | |
| Denaskaj parolantoj | proksimume 110-128 milionoj | |
| Fremdlingvo / dua lingvo por | proksimume 265-500 milionoj | |
| Skribo | latina | |
| Lingvistika klasifiko | ||
|---|---|---|
| Hindeŭropa lingvaro
|
||
| Oficiala statuso | ||
| Oficiala lingvo en | Francio kaj 24 aliaj landoj | |
| Reguligita de | Académie française | |
| Lingvaj kodoj | ||
| Lingvaj kodoj | ||
| ISO 639-1 | fr | |
| ISO 639-2 | ||
| Bibliografia | fre | |
| Terminologia | fra | |
| SIL | FRA (Pri Franca lingvo en SIL angle) | |
| Vikipedio | ||
La franca lingvo (langue française, aŭ pli simple français [fʀɑ̃sɛ]) estas latinida lingvo parolata de 125 milionoj (41,6% kiel dua lingvo), precipe en Francio, Kanado, Alĝerio, Haitio, Belgio, Svislando, Afriko kaj Usono. Ĝi estas oficiala lingvo de UN kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko.
La franca lingvo estas romanida lingvo precipe elvenante el la vulgara latino parolata en Gaŭlio. Oni konsideras ke la malnovfranca lingvo ekzistis de la 842 ĝis ĉirkaŭ 1400 (la kodo de tiu lingvo laŭ ISO 639 estas fro). De ĉirkaŭ 1400 ĝis 1600 la lingvo estas nomata meza franca (ISO 639: frm).
Laŭ Encyclopaedia Britannica, almenaŭ ĉi tiuj landoj havis pli ol unu milionon da franclingvanoj en 1990:
- 52,8 -
Francio - 6,4 -
Kanado - 5,1 -
Alĝerio - 5,1 -
Haitio - 4,4 -
Ebura Bordo - 3,3 -
Belgio - 2,6 -
Respubliko Kongo - 2,1 -
Tunizio - 1,9 -
Usono - 1,8 -
Kameruno - 1,2 -
Madagaskaro - 1,2 -
Niĝero - 1,2 -
Svislando
Notu bone, ke diversaj landoj kalkulas siajn lingvanojn malsame. Ekzemple, la nombro por Usono rilatas nur al tiuj, kiuj parolas france hejme, sed ne al tiuj, kiuj lernis kaj bone regas la lingvon ekster la hejmo - ekzemple, en infanvartejo, en lernejo, ktp. (la franca estas unu el la ĉefaj lingvoj instruataj en usonaj lernejoj). Malmulte da landoj kalkulas dualingvanojn de lingvoj neoficialaj.
Enhavo |
[redakti] Parencaj lingvoj kaj dialektoj
Ĉar la franca estas disigita tra la mondo, ĝi efektive dialektiĝis en kelkaj regionoj, ekzemple en Afriko, en Usono (la Akadi-franca lingvo) kaj en Kebekio. Aliaj lingvoj parencaj al la franca estas i.a. la Pikarda, Svisa, Aostvala (Valdôtain), la Valona kaj la Arpitana lingvoj.
[redakti] Historio
- - 100.
- La franca devenas plejparte el la vulgara latino parolata en Gaŭlio (la antikva Francio) en la 1-a jarcento a.K., influata de la gaŭla, kelta lingvo kun parencaj trajtoj kun la latina, post la venko de Cezaro. La vulgara latino ne estis la klasika latino de Cezaro kaj Cicerono, sed la latino efektive parolata de la popolanoj de la Imperio, la latino de la Vulgato. Eĉ en la tagoj de la Imperio, la vulgara latino enhavis latinidajn ecojn. Laŭ klasika vidpunkto, la franca rekte fontus el la latina, tamen ŝajnas ke la franca parte fontas el la gaŭla.
- 500.
- Dum 500-1000, post la disfalo de Romio, la latino de Francio, pliparte izolita de la latino de Hispanio kaj Italio, fariĝis iom post iom nova lingvo: la pra-franca.
- 1000.
- En 1066, franclingvanoj atakis kaj regis Brition, profunde influonte la disvolviĝon de la angla, kiu eĉ hodiaŭ enhavas multe da francaj vortoj. Eĉ en la tiama Italio, la franca estis la komuna lingvo inter komercistoj. Ĉirkaŭ 1100 skribiĝis la Kanto de Roland. La nuntempa lingvo estas sufiĉe malproksima de la tiama kiun oni nomas Malnova franca lingvo kun ISO 639-kodo fro.
- 1500.
- Dum 1200-1900, la nacia registaro en Parizo disvastigis sian dialekton tra la tuta lando: la francilia franca fariĝas la oficiala lingvo en Francio en 1539, depost kiam la franca lingvo estis uzata en la tribunaloj (dum en plimulto el la eŭropaj landoj uzatis latinon ĝis foje la 19-a jarcento).
- Jarcentoj 18-a ĝis 19-a.
- La franca estis la internacia lingvo de kulturo kaj diplomatio en Okcidento. En nobelaj rondoj de meza kaj orienta Eŭropo tio iĝis ĝis, ke oni ofte parolis france sine de la familio, infanojn oni provizis per franclingva vartistino, kaj foje nobelaj rusoj scipovis pli bone la francan ol sian propran lingvon. En 1870 iu aŭdis la Germanimperian Vilhelmo la 1-a, kiu ĵus estis venkinta Francion kaj fondinta la unuiĝintan germanan imperion familiare interbabili kun sia ĉefministro Bismarck france. Pro tio, Marie Curie, ekzemple, plenaĝiĝis en Pollando sed, kiel plenaĝulo kaj sciencisto, loĝis kaj laboris en Francio. Tio ankoraŭ okazas eĉ hodiaŭ, sed estas pli ofte per la angla.
Nekompleta listo de verkistoj alilandedevenaj, kiuj verkis en la franca lingvo: José-Maria de Heredia, Samuel Beckett, Emile Cioran, Eugène Ionesco, Julien Green, ktp
- Jarcentoj 19-a kaj 20-a.
- La franca estis disvastigita tra la mondo per la franca imperio, precipe al Afriko, Vjetnamo kaj Polinezio. Sed la imperio disfalis post 1945, kaj kun tio la potenco de la franca kiel monda lingvo. La imperio de Britio ankaŭ disfalis post la milito, sed la angla estis subtenita de la leviĝo de Usono kiel monda potenco. Aliflanke, la kultura ligilo de Francio kun la nacioj de sia pasinta imperio estas ĝenerale pli forta ol la sama pri Britio.
[redakti] Prononco
[redakti] Konsonantoj
| Bilabiala | Labiodenta | Labial-palatala | Labial-velara | Alveola | Postalveola | Palatale | Velara | Uvula | |
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Plozivo | p b | t d | k g | ||||||
| Nazalo | m | n | ɲ ¹ | ŋ ² | |||||
| Frikativo | f v | s z | ʃ ʒ | ʁ ³ | |||||
| Alproksimiĝo | ɥ 4 | w 4 | l | j 4 |
¹ Ĉe la nuna elparolo, la fonemo /ɲ/ proksimiĝadas al [nj].
² La fonemo /ŋ/ ekestis antaŭ relative mallonga tempo, per la pruntado de angladevenaj vortoj. Ĝi fojfoje estas elparolata /ɲ/.
³ Laŭ la parolanto, [ʁ] povas esti anstataŭigata per [ʀ] aŭ [r]. Tiaj sonoj estas alofonoj.
4 /ɥ/, /w/ kaj /j/ verdire ne estas konsontantoj; ili estas alproksimiĝoj (ankaŭ duonkonsonantoj aŭ duonvokaloj).
[redakti] Vokaloj
La franca lingvo enhavas tri aŭ kvar nazajn vokalojn, laŭdialekte.
| Antaŭa | Centra | Malantaŭa | |
|---|---|---|---|
| Malvasta | i y | u | |
| Mezmalvasta | e ø | o | |
| ə ¹ | |||
| Mezvasta | ɛ ɛ:² ɛ̃ œ œ̃ ¹ | ɔ ɔ̃ | |
| Vasta | a | ɑ ³ ɑ̃ |
¹ Ĉe la nuna elparolo de iuj regionaj variaĵoj de la franca, /ə/ emas proksimiĝi al /ø/, kaj /œ̃/ emas proksimiĝi al /ɛ̃/.
² La distingo inter /ɛ/ kaj /ɛ:/, kiel en la vortoj mettre (meti) kaj maître (estro) malaperadas en Francio, sed plu ekzistas en Kanado. En Francio, la distingo koncernas la daŭron, sed en Kanado estas eta malsamo de eco.
³ En iuj regionoj de Francio, /ɑ/ malaperis kaj estas anstataŭigata per /a/.
[redakti] Gramatiko
[redakti] Substantivoj, adjektivoj kaj pronomoj
La franca lingvo havas du generojn kaj du numerojn, sed ne plu havas kazojn, escepte de pronomoj.
[redakti] Verbo
En la franca lingvo estas konjugacioj. La verboj varias laŭ la gramatika persono, la modalo kaj la tempo. Estas tri grupoj de verboj (kaj du helpverboj).
Ekzemple : verboj konjugaciataj en la indikativo de la prezenco.
|
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
|
[redakti] Ortografio
La franca lingvo uzata en Francio kaj la franca lingvo uzata en Valonio, la subŝtato sude en Belgio, havas diversajn ortografiojn. Kelkaj frapaj diferencoj:
| Francio | Valonio | Notoj |
|---|---|---|
| coûter | couter | kosti (kaj ĉiuj vortoj kun û) |
| île | ile | insulo (kaj ĉiuj vortoj kun î) |
| vingt et un | vingt-et-un | dudek unu (kaj ĉiuj nombroj) |
| Été | Eté | Somero (ĉiuj diakritoj sur majuskloj forfalas) |
[redakti] Francdevenaj Esperantaj vortoj
Multaj Esperantaj vortoj venas el la franca lingvo, kaj multege da esperantaj neologismoj simple estas francaj vortoj kun aldonita -o-finaĵo.
Ekzemploj : absorbi, adopti, brodi, diri, dormi, fini, honori, lavi, profiti, agresi, akomodi, asimili, ataki, deziri, doni, esperi, froti, grati, izoli, krii, lui, metodo, piki, proklami, rafini, regali, revi, debuti, disputi, refuti, repudii, aplaŭdi, brili, cedi, cirkuli, defendi, degeli, disocii, ekspedi, fenestro, improvizi, inventi, inspekti, instrui, kelkaj, kelkfoje, komerci, kongreso, kondamni, komenci, konsterni, liveri, manĝi, marĉandi, naŭzi, neĝo, neglekti, parolo, percepti, pesi, pluvi, protekti, respondi, rigardi, rikolti, traduki, vendi.
Tamen, multaj en tiuj vortoj ankaŭ ekzistas en aliaj latinidaj lingvoj.
[redakti] Langrompilo
Fama franca langrompilo estas la frazo Le riz tenta le rat ; le rat tenté tâta le riz tentant.
[redakti] Bildaro
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Eksteraj ligiloj
[1]
French 101 French for beginners and travelers
http://agence.francophonie.org/ La Francophonie
Ethnologue raporto pri la franca
Franca klavaro
Vortaro pri franca lingvo