Franca Mandato de Sirio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franca Mandato de Sirio
1923 – 1946

historia lando • Mandato de la Ligo de Nacioj
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La Franca Mandato de Sirio aŭ pli bone Franca Mandato de Sirio kaj Libano ĝis 1922, estis mandato de la Societo de Nacioj ĉe la norda parto de Sirio kaj ĉe Libano, el kiuj la du teritorioj estis antaŭe parto de la Otomana Imperio. La mandato estis kreita post la Unua Mondmilito kaj pere de la dispartigo de la Otomana Imperio, determinita de la venkintaj potencoj, el kiuj ricevis pli da profito Francio kaj Unuiĝinta Reĝlando. Dum la du jaroj post la fino de la milito en 1918 kaj post la terminoj paktitaj en la Sykes-Picot-akordo kiujn la britoj kaj francoj subskribis, estis la britoj kiuj kontrolis la grandan parton de la otomana Mezopotamio (aktuale Irako) kaj la parton de la otomana Sirio (Palestino kaj Transjordanio), dum la francoj kontrolis la ceteron de Sirio, Libano, Aleksandreta kaj aliajn partojn de la sudoriento de Turkio. En la unua parto de la 1920-aj jaroj, la Societo de Nacioj formaligis la kontrolon kiun trudis la britoj kaj la francoj sur tiuj teritorioj per sistemo de mandatoj kaj oni atribuis al Francio la Mandaton de la Societo de Nacioj de Sirio en la 29-a de septembro 1923, kio inkludis la teritoriojn kiuj hodiaŭ konstituas la aktualajn ŝtatojn de Sirio kaj Libano.

La Granda Siria Ribelo (en araba: الثورة السورية الكبرى) aŭ Granda Druza Ribelo (1925–1927) estis ĝenerala ribelo en la Mandataj Sirio kaj Libano kiu celis liberiĝi el la francoj, kiuj estis kontrolintaj la regionon ekde la fino de la Unua Mondmilito.

La administrado de la regiono kiu sub kontrolo de francoj estis farita pere de variaj registaroj kaj teritorioj, inklude la Federacion de Sirio (1922–24), la Ŝtaton de Sirio (1924–30) kaj la Respublikon de Sirio (1930–1958), same kiel ankaŭ la pli malgrandajn ŝtatojn de la Granda Libano, la Ŝtato de Alaŭismo kaj la Ŝtato Ĝabal Druzo. La franca mandato de Sirio daŭris ĝis 1943, kiam aperis du landoj, nome la aktualaj Sirio kaj Libano kaj ankaŭ la Provinco Hatay, kiu estis unuiĝinta al Turkio en 1939. La francaj trupoj retiriĝis el Sirio en 1946.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Alcovero, Tomás; en "Las políticas mediterráneas: nuevos escenarios de cooperación" (Ed. Gemma Aubarell, Barcelona, España). ISBN 84-7426-455-3