Franca Komitato por la Nacia Liberigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Franca Komitato por la Nacia Liberigo (france Comité français de la Libération nationale, mallonge CFLN) fondiĝis la 3-an de junio 1943 en Alĝero. Komence samrajtaj prezidantoj de la komitato laŭ usona premo estis Charles de Gaulle kaj la pli altranga generalo Henri Giraud. La komitato ne miksendas kun la komitato "Libera Francio" (France libre), kiun dum la jaro 1940 en Londono fondis Charles de Gaulle.

Per la fondo de la organizaĵo CFLN, la komitato "Libera Francio" kaj la jam de la Aliancanoj liberigitaj francoj en norda Afriko sub komando de generalo Giraud unuiĝis en franca ekzila registaro. Celo de la Aliancanoj estis kunigi la du movadojn por la liberigo de Francio el la okupo de Nazia Germanio, kaj precipe unuigi la du gvidantojn. Charles de Gaulle alstrebis la politikan gvidon kaj lasis al Henri Giraud la armean gvidon. Post malfacilaj traktadoj, la leĝoj de la Reĝimo de Vichy, kiuj diskriminaciis kontraŭ judoj, estis malvalidigitaj, kaj la gazetara libereco regarantiita. Kiel komisaro (komparebla al la posteno de ministro) por internaj aferoj la gaŭlisto André Philip, por eksteraj rilatoj la gaŭlisto René Massigli, por armigo Jean Monnet, por malliberigitoj, deportitoj kaj fuĝintoj la rezistomovadano Henri Frenay kaj kiel ŝtata ministro generalo Alphonse Georges apartenis al la komitato.

Dum novembro 1943 Henri Giraud perdis sian oficon, ĉar li ĝis la lasta momento kaŝis de la komitato sian planon pri liberigo de la insulo Korsiko kaj sen interkonsento kun la aliaj komitatanoj armigis la komunistan "Nacian Fronton" de la franca rezistomovado. Unu jaron post sia fondiĝo, la 3-an de junio 1944 la komitato deklaris sin la "provizora registaro de la Franca Respubliko" (Gouvernement provisoire de la République Française, GPRF).