Franca Mararmeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Franca FlotoFranca Mararmeo, oficiale Marine nationale ("Nacia Mararmeo"), kaj neformale La Royale (la reĝa), estas la mara branĉo de la franca militistaro.[1] Serĉante ĝiajn radikojn reen al 1624 ĝi estas unu el la plej malnovaj ŝipartrupoj de la mondo kaj historie ludis esencan parton en establado de la franca kolonia imperio. Ekde 2008, ĝiaj roloj estis difinitaj kiel konservado de inteligenteco, protektado de la loĝantaro, malhelpado de krizoj, intervenado kie ajn necesas reestabli pacon, kaj persvado kontraŭ iujn ajn minacojn kontraŭ centraj francaj interesoj.[2] La Franca Mararmeo konsistas el kvar branĉoj, nome la Forto de Mara Agado, la submarŝipaj trupoj, la Aeronavale kaj la Marfuzilistoj (inkluzive de Commandos de Marine). Kiel altamara ŝiparmeo [3] la Franca Mararmeo funkciigas larĝan gamon de batalŝipoj, inkluzive de atompropulsaj aviadilŝipoj, nukleaj submarŝipoj, fregatoj, patrolŝipoj kaj subtenŝipoj. La franca mararmeo ne uzas siglojn de la nomoj de ĝiaj ŝipoj (kiel ekzemple la Reĝa Mararmeo uzas HMS).

En junio 2014, la franca mararmeo utiligis totalon de 36,776 da regula personaro. La rezervelemento de la franca mararmeo konsistas el 4,827 personaro de la Funkcia Rezervo kaj 2,909 personaro de la Civitana Rezervo.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. French Navy. Defense.gouv.fr. Alirita 2011-12-28.
  2. Missions, Ministerio de Defendo
  3. Intervenir, Ministerio de Defendo
  4. Key defence figures 2014 (france). Defense.gouv.fr.()

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jenkins, E H. (1973) A History of the French Navy from its Beginnings to the Present Day. Londono: Macdonald and Jane's. ISBN 0356-04196-4.
  • Maria Petringa, Brazza, A Life for Africa, Bloomington, IN: AuthorHouse, 2006. ISBN 978-1-4259-1198-0. Biografio de la franca ŝipoficiro, esploristo de Afriko Pierre Savorgnan de Brazza, inklude detalan priskribon de liaj jaroj sur la ŝiplernejo Borda, kaj lia sperto ĉe la Franca Ministerio de Ŝiparmeo ĉe rue Royale, en Parizo.
  • Randier, Jean. (2006) La Royale: L'histoire illustrée de la Marine nationale française. ISBN 978-2-35261-022-9.
  • Georges Croulebois, Pont libre, Éditions des 7 vents, 1993 (ISBN 2-8771-6052-1).
  • Jean Moulin, Les navires français en images (1939-1945), Marines Éditions, 2005 (ISBN 2-9153-7923-8).
  • Jean Moulin, Jacques Isnard, De la mer à la terre – Les enjeux de la marine française au XXIe siècle, Librairie Académique Perrin, 2006 (ISBN 2-2620-2262-3).
  • Serge Dufoulon, Les gars de la Marine – Ethnographie d'un navire de guerre, Éditions AM Métailié, 1998 (ISBN 2-8642-4282-6).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]