Franca civila kodekso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Unua paĝo de la originala eldonaĵo (1804).

La franca civila kodekso aŭ Napoleona Kodekso (franclingve: Code civil des Français, Code Napoléon) estas la teksto, kiu kodeksigis la jurnormojn de la franca civila juro. Ĝin oni promulgis la 21-an de marto 1804 (laŭ la tiama franca respublika kalendaro: la 30-an de ventozo de la jaro 12-a).

Ellaboro de la kodekso[redakti | redakti fonton]

Genezo (1793-1800)[redakti | redakti fonton]

En la monarkia, antaŭrevolucia periodo pli kaj pli evidentiĝis la bezono de unuigo de juro, sed la franciaj reĝoj neniam sukcesis tion.

En 1793, 1794 kaj 1796 (Revolucia periodo) Cambacérès proponis tri projektojn de civila kodekso unu post la alia, kiuj fiaskis antaŭ la revoluciaj parlamentaj asembleoj.

La reĝimo Konsulato ekde 1799 alportis ian politikan stabilecon, tiel ke la kondiĉoj estis adekvataj por efektiva kodeksigo de la civila juro:

  • Napoleono Bonaparto kiel tiama ŝtatestro (ĉefkonsulo) havis la firman volon havi politikan unuecon kaj potencan ŝtaton, kio necesigas unuecon de la juro;
  • La Franca Revolucio de 1789 kontribuis al la renovigo de la idearo;
  • La neceso konkretigi la "regon de la leĝo" ŝajnis nepra prioritato;
  • Napoleono Bonaparto krome deziris certigi minimumon da civilaj liberecoj al la civitanoj.

La 13-an de aŭgusto 1800 la ĉefkonsulo starigis komisionon el kvar eminentaj juristoj: Tronchet, Bigot de Preameneu, Portalis kaj Malleville; sub la direktado de Cambacérès; por redakti projekton de civila kodekso de la francoj.

Redakto kaj promulgo (1801-1804)[redakti | redakti fonton]

La komisiono taskita por redakti la kodekson kunsidis ĉ. 100 fojojn, laŭdire de protokolinto Locré. Oni poste konsultis la kasacian kaj apelaciajn tribunalojn pri la preparita projekto. La projekton kun la tribunalaj rimarkoj ekzamenis la Ŝtata Konsilio kun la ĉeesto de ĉefkonsulo Bonaparto. Sekve tiu projekto aliformiĝis en 36 leĝprojektojn, kiujn oni alprenis inter 1803 kaj 1804. La laboro tiel daŭris preskaŭ tri jarojn, de la 17-a de julio 1801 ĝis la 19-a de marto 1804.

La 36 leĝojn oni fine kunfandis en ununuran civilan kodekson, kiun Napoleono Bonaparto promulgis la 21-an de marto 1804.

Ĉar Napoleono Bonaparto partoprenis plurajn laborkunsidojn, tiun kodekson oni alnomis Napoleona Kodekso. En pluraj eŭropaj landoj tiu alnomo precipe memorigas, ke ĝin "importis" la franca okupacianto okaze de la napoleonaj militoj.

Unu el la ĉefaj celoj de la Napoleona Kodekso estis, ke la leĝo estu skriba kaj klara, tiel ke ĉiu homo sciu siajn rajtojn. Ĝi signis la volon unuigi la juron en la lando.

Kelkajn jarojn poste promulgiĝis aliaj kodeksoj:

  • civilprocedura kodekso en 1806;
  • komerca kodekso en 1807;
  • puna kodekso en 1810, reformita en 1992;
  • kodekso pri krima enketo en 1811, fariĝinta punprocedura kodekso en 1959.

Kodekso inspirinta multajn landojn[redakti | redakti fonton]

Kvankam ĝin oni plurfoje adaptis pro la sociaj, ekonomiaj kaj politikaj evoluoj de la lando, la Napoleona Kodekso plu estas la fondoteksto de la franca civila juro, sed ankaŭ tiu de la belga civila juro. Ĝi forte inspiris la civilajn kodeksojn de Nederlando (1838), Italio (1868), Hispanio kaj Portugalio. La subŝtato Luiziano uzis la Napoleonan Kodekson kiel bazan fonton de sia propra kodekso.

La Napoleonan Kodekson oni uzis ankaŭ en Rejnlando -- okupaciata de Francio de 1800 ĝis 1814 (reaneksita de Prusio) -- ĝis 1900. Tiel la Napoleona Kodekso influis la germanan civilan kodekson (Bürgerliches Gesetzbuch). Kreita de Napoleono en 1807 por redoni ŝtaton al la poloj, la duklando Varsovio konservis la Napoleonan Kodekson ĝis 1940.

Sian civilan kodekson Francio enkondukis en la plimulton de la landoj, el kiuj konsistis ĝia kolonia imperio. Tio kontribuis al influo de la kodekso super ĉiuj mondpartoj. Tiel norda Afriko, la "franca nigra Afriko" kaj pluraj aziaj landoj estis submetitaj al la Napoleona Kodekso kaj plu uzas ĝin. Ekzemple: Senegalo freŝtempe reformis la civilan kodekson, kaj la nova teksto grandparte kopias la francan kodekson.

La franca civila kodekso nuntempe[redakti | redakti fonton]

Kio ŝanĝiĝis[redakti | redakti fonton]

La plej ŝanĝitaj artikoloj estas tiuj, kiuj koncernas familion. En 1804, laŭ la civila kodekso, la familiestro estis la edzo. Li havis plenan potencon super la familio (li rajtis enprizonigi gefilojn por la bono de la familio). Virino estis konsiderata "jure nekapabla" kaj havis la samajn rajtojn kiel neplenaĝulo kaj frenezulo. Gefiloj naskitaj ekster geedzeco ĝuis nenian rajton.

Forfluis multa tempo, ĝis tiu stato ŝanĝiĝis. En 1970 oni anstataŭigis la "patran potencon" per la "gepatra aŭtoritato". En 1972 oni proklamis la egalajn rajtojn de la ekster-geedzecaj gefiloj kun tiuj naskitaj de geedza paro. En 1999 rimarkiĝis la aldono de du subpartoj pri la civila solidareca pakto (kuniganta du homojn ali- aŭ sam-seksaj) kaj pri konkubineco.

Multe ŝanĝiĝis ankaŭ tre liberalaj artikoloj, ekz. tiuj pri la kontrakta libereco. Origine oni konsideris egala ĉiun kontraktanton (ekz. en la rilato inter dunganto kaj dungato). Nuntempe la leĝo ŝirmas la malpli fortan kontraktanton per aliaj kodeksoj (labora, komerca/konsuma...).

La nemoveblaĵan proprieton oni pli multe limigas kaj kontrolas sekve de urbanismaj reguloj, de rajtoj je aĉeta prioritato, de statusoj laŭ la dediĉo de la nemoveblaĵo (ekz. la farmobienoj).

Napoleono Bonaparto volis ununuran kodekson kompreneblan de ĉiuj civitanoj. Sed la malsimpleco de la nuna socio necesigis la dispartigon de juro en diversajn kodeksojn.

Kio konserviĝis[redakti | redakti fonton]

La franca civila kodekso mirige glate transvivis la mondaĝojn -- precipe ĝiaj ĝeneralaj principoj. La principoj pri la ĝeneralaj kaj specialaj kontraktoj, pri uzukapo kaj pri proprieto i.a. restis preskaŭ samaj.

Elstaraj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Artikolo 544. -- "Proprieto estas la rajto ĝui kaj disponi la aĵojn laŭ la plej absoluta maniero, kondiĉe ke oni ne uzu ĝin kontraŭleĝe aŭ kontraŭreglamente."

Artikolo 1134, alineo 1. -- "La laŭleĝe formitaj kontraktoj valoras leĝoj por la kontraktantoj." -- Tiu artikolo asertas la principon de kontrakta libereco. Tiun liberecon tamen limigas i.a.:

Artikolo 6. -- "Oni ne rajtas per privataj kontraktoj escepti la dispoziciojn, kiuj koncernas la publikan ordon kaj la bonmorojn."

Artikolo 1382. -- "Ĉia ajn ago de homo, kiu kaŭzas damaĝon al alia, devigas je riparo tiun, el kies kulpo rezultis tiu damaĝo." -- En 1804 estis tre noveca tiu principo, laŭ kiu ĉia kulpo naskinta damaĝon sekvigas respondumon. Male de la puna juro, ĉi tie sufiĉas "ajn[a]" kulpo; oni ne postulas aparte difinitan delikton.

Kontraŭdiskuteblaj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Ekzemple pri la privata internacia juro la franca civila kodekso dispozicias:

Artikolo 14. -- "La eksterlandano, eĉ se ne loĝanta en Francio, povos esti alvokita antaŭ la francaj tribunaloj por la plenumo de la ŝuldoj, kiujn li kontraktis en Francio kun franco; li povos esti alvokita antaŭ la tribunaloj de Francio por la ŝuldoj, kiujn li kontraktis eksterlande kun francoj."

Artikolo 15. -- "Franco povos esti alvokita antaŭ tribunalo de Francio por la ŝuldoj, kiujn li kontraktis eksterlande, eĉ se kun eksterlando." -- Ekzemple: se franco aĉetos meblon al brezilano en Meksikurbo, li poste povos peti al la francaj tribunaloj la nuligon de tiu vendo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]