Franca franko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franca franko (franc français)
de 1795 ĝis la 31-a de decembro 2001
Lando: Francio
subdivido: 1 franca franko = 100 centimoj
mallongigo: FRF
kurzo (fiksa): 1 Eŭro = 6,55957 FRF

La franca franko (france Franc français) ĝis la jaro 1999 estis la nacia valuto de la ŝtato Francio kaj ankoraŭ uziĝis kiel pagilo ĝis la fino de la jaro 2001: Dum januaro kaj februaro 2002 eblis pagi kaj per la malnova nacia kaj per nova eŭropa valuto, kaj ekde la 1-an de marto 2002 la moneroj kaj monbiletoj ne plu uzeblas por pagado, sed nur interŝtanĝeblas al la valuto Eŭro. Unu franca franko korespondis al 100 «centimoj» (centimes). Oficiala mallongigo de la valuto estas FRF — el tio «FR» (aŭ en interretaj adresoj «.fr») estas la internacia mallongigo por Francio kaj F estas la unua litero de franko. Tamen ene de Francio oni ofte uzis la nur du-literan mallongigon FF.

Historio

La 5-an de decembro 1360 enkondukiĝis la unuaj oraj moneroj, kiujn la enloĝantoj nomis «frankoj». Ili portis bildon de la tiama franca reĝo Johano la 2-a (Francio) kun la latina surskribo Johannes Dei Gratias Francorum Rex (Johano, laŭ dia graco reĝo de la frankoj), el kies latine antaŭlasta vorto ekestis la neoficiala nomo de la valuto. Tamen ĝis la jaro 1795 la valuto de Francio oficiale nomiĝis «livre» (pundo), kaj nur tiam, kadre de la Franca Revolucio, tute formale iĝis la nomo de la nacia valuto. Indas uzi ambaŭ vorterojn de la nomo «franca franko», kvankam ili ŝajnas preskaŭ samaj, kaj eble aspektas kvazaŭ duoblaĵo, ĉar la nomo franko populariĝis ankaŭ por iuj pliaj landoj najbaraj, aŭ kelkaj el la landoj iam kolonie ligitaj al Francio.

La franca franko estis la unua valuto laŭ dekuma sistemo en Eŭropo. La sistemo havis grandan influon al la valutoj de aliaj landoj. Per la «latinida valuta unio» ĝi disvastiĝis en Eŭropo, kaj en multaj antaŭaj kolonioj de Francioj la nacia valuto ankoraŭ hodiaŭ nomiĝas franko.

Post inflacia epoko, dum la jaro 1958 enkondukiĝis la «nova franko» («Nouveau Franc», NF), kiu havis la valoron de 100 «oldaj frankoj» (ancien francs) hatte. Ekde la jaro 1960 forfalis la vorto «Nouveau» en la oficiala valuta nomo.

Ekde la jaro 1999 la franca franko en la rilato 6,55957 FF = 1 € estis fikse ligita al la Eŭro. Komence de la jaro 2002 tutlande ekuziĝis la monbiletoj kaj moneroj de la eŭropa valuto, kaj la franca franko malaperis. Laŭaspekte la monero de 1 eŭro tre memorigas la malnovan moneron de 10 francaj frankoj.

Antaŭ la malapero de la valuto, ekzistis moneroj en valoro de 5, 10, 20 kaj 50 centimoj, kaj de 1, 2, 5, 10 kaj 20 francaj frankoj, aldone al monbiletoj de 20, 50, 100, 200 kaj 500 frankoj.

Ankaŭ en la eta pirenea lando Andoro, kie ĝis la fino de 2001 validis kaj la franca franko kaj la hispana peseto, komence de 2002 do enkondigiĝis la eŭropa valuto.

La 17-a de februaro 2012 estis la lasta tago por interŝanĝi la frankon por la eŭro.

Vidu ankaŭ


Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda