Franca ministerio

El Vikipedio, la libera enciklopedio


En Francio, ministerio estas administra strukturo rekte submetita al la aŭtoritateco de la registaro. Ĝia estro estas ministro, ano de tiu registaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sub la Malnova Reĝimo, ĉiu el la ŝtataj sekretarioj regis servon laŭ ties atribuoj.

Kun la franca revolucio, la vortoj ministro kaj ministerio fariĝis kutimaj kaj la konstitucio de 1791 fiksis ses ministeriojn : justico, enlandaj aferoj, publikaj kontribuoj kaj enspezoj, ŝiparo, milito, eksteraj aferoj. La ministerioj estis forigitaj en aprilo 1794 kaj rekreitaj ekde 1795.

Se preskaŭ ĉiuj ministerioj jam ekzistis laŭ malgranda formo, kun la disvolviĝo de la providenca ŝtato, en la 20-a jc, vere elstaris la ministerioj, kiuj rapide fariĝis grandaj institucioj kun miloj da dungitoj (ministerioj pri socialaj aferoj, nacia edukado, industrio, poŝtoj kaj tekomunikoj, ktp.).

Sidejo de la ministeriaj asistantaroj
Loko Adreso Uzo Bildo
Palaco Matignon 57 strato de Varenne
7-a arondismento de Parizo
De 1935 : prezidejo de la konsilio poste servoj de la ĉefministro
Palaco de Clermont 69 strato de Varenne
6-8 strato Barbet-de-Jouy
7-a arondismento de Parizo
De ?? : ministerio delegita al la rilatoj kun la parlamento
Palaco de Castries 72 strato de Varenne
7-a arondismento de Parizo
De majo 2012 : ministerio pri teritoria egaleco kaj loĝado
Palaco de Villeroy 78 strato de Varenne
7-a arondismento de Parizo
De 1881 : ministerio pri agrikulturo
Abatejo de Penthemont 37-39 strato de Bellechasse
104-106 strato de Grenelle
7-a arondismento de Parizo
De 1915 : administracio de la ministerio pri milito poste pri defendo
De ?? : ministerio delegita al militintoj
Palaco de Rothelin-Charolais 101 strato de Grenelle
7-a arondismento de Parizo
De 2012 : provizore okupita per la ministerio pri laboro dum la laboroj en la palaco de Châtelet
Palaco de Rochechouart 110 strato de Grenelle
7-a arondismento de Parizo
De 1829 : ministerio pri nacia edukado
Palaco de Châtelet 127 strato de Grenelle
7-a arondismento de Parizo
De 1906 : ministerio pri laboro
Palaco de Brienne 14-16 strato Saint-Dominique
7-a arondismento de Parizo
De 1817 : ministerio pri milito poste ministerio pri defendo (Transloĝiĝo laŭ projekto Balard| antaŭvidita en 2014)
Palaco de Broglie 35-37 strato Saint-Dominique
9-13 strato de Bourgogne
30bis-32 strato Las Cases
7-a arondismento de Parizo
De majo 2012 : ministerio pri virinrajtoj
Palaco de la ministro pri eksteraj aferoj 37 kajo de Orsay
7-a arondismento de Parizo
De 1856 : ministerio pri eksteraj aferoj
Palaco de Roquelaure 246 Bulvardo Saint-Germain
7-a arondismento de Parizo
De 1839 : ministerio pri publikaj laboroj, poste pri ekipaĵaro, poste de ekologio kaj daŭriva evoluigo
Palaco de Seignelay 80 strato de Lille
7-a arondismento de Parizo
De majo 2012 : ministerio pri ŝtatreformo, malcentralizo kaj ŝtatoficistaro
14 avenuo Duquesne
7-a arondismento de Parizo
De ?? : ministerio pri socialaj aferoj kaj sano
Palaco de Montmorin 7 strato Oudinot]]
7-a arondismento de Parizo
De 1910 : ministerio pri kolonioj poste ministerio pri transmaro
Kolegio de Navarre
Kolegio de Boncourt
Kolegio de Tournai
1-21 strato Descartes
2-8 strato Clovis
48-58 strato de Cardinal-Lemoine
12-14 strato de Arras
22 strato Monge
33-52 strato de Bernardins
17-25 strato de la Montagne-Sainte-Geneviève
5-a arondismento de Parizo
De 2007 : ministerio pri supera instruado kaj esplorado
Palaco de Bourvallais 11, 13 strato Vendôme
30, 34, 36 strato Cambon
1-a arondismento de Parizo
De 1718 : kancelierejo, poste ministerio pri justico
Palais-Royal Placo de Palais-Royal
1 ĝis 7 strato de Valois
2 ĝis 8 strato de Montpensier
Placo Colette
1-a arondismento de Parizo
De 1959 : ministerio pri kulturo (same kiel la ŝtata konsilio kaj la konstitucia konsilio)
Palaco Beauvau Placo Beauvau
8-a arondismento de Parizo
De 1861 : ministerio pri enlandaj aferoj
Konstruaĵoj de la ministerio pri ekonomio kaj financoj, dirataj pro metonimio « Bercy » 139 strato de Bercy
12-a arondismento de Parizo
De 1988 : ekonomiaj kaj financaj ministerioj
95 avenuo de France
13-a arondismento de Parizo
Ekde ?? : ministerio pri sportoj, junularo, popola edukado kaj asocia vivo

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]