Franca respublika kalendaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franca Respublika Kalendaro de 1794, desegnita de Ludoviko-Philibert Debucourt

En la fino de la 18-a jarcento en Francio okazis la Franca revolucio de 1789, kiu aboliciis monarkion kaj feŭdan reĝimon. En fluo de sciencemaj kaj kontraŭreligiaj pensoj, la revolucia registaro decidis anstataŭi la sistemon de Kristana Erao, enkonduki novan kalendaran eraon, kaj komenci jarkalkulon de la tago de deklaro de la Franca Respubliko (22-a de septembro de 1792 laŭ Gregoria kalendaro). Ĉi tiu tago kongruis al la aŭtuna ekvinokso. Tiel, oni nomas tiun kreitan kalendaron Franca respublika kalendaro aŭ ankaŭ Franca revolucia kalendaro.

Ekzemple, la 1-a de januaro de 2000 laŭ la gregoria kalendaro estis la tago primidi de la 2-a dekado de Nivozo de CCVII (=207) laŭ la franca respublika kalendaro.

Tiu kalendaro nombras en la jaro 12 monatojn, kiujn konsistigas po 30 tagoj. Semajnon anstataŭas dekado (décade), entenanta 10 tagojn. Unu monato do konsistas el 3 dekadoj. La sistemo estas verko de Gilbert Romme kun helpo de Lalande, Delambre kaj Laplace. La nomoj de la monatoj kaj la tagoj estis proponitaj de Fabre D'Eglantine, membro de Konvencio, naskita en la sudfranca urbo Carcassonne, laŭ devenoj tre pliparte latina:

  • Tiuj de la tagoj laŭ latinlingvaj nombroj: primidi, duodi, tridi, quartidi, quintidi, sextidi, septidi, octidi, nonidi, décadi.
  • Tiuj de la monatoj laŭ la sezonoj, la agrikultura ciklo en eŭropa Francio.

La jaroj estis skribitaj per romiaj ciferoj.

Nomo Ordnumero Daŭro laŭ
Gregoria kalendaro
Signifo de la nomo
Vendemiero la 1-a monato 22/23 sep - 21/22 okt fr. vendémiaire, de lat. Vindemia -- "rikolto de vinberoj"
Brumero la 2-a monato 22/23 okt - 20/21 nov fr. brumaire, de brume -- "nebula"
Frimero la 3-a monato 21/23 nov - 20/22 dec fr. frimaire, de lat. frimas -- "frostoj"
Nivozo la 4-a monato 21/23 dec - 19/21 jan fr. nivôse, de lat. nivosus -- "neĝa"
Pluviozo la 5-a monato 20/21 jan - 18/19 feb fr. pluviôse, de lat. pluviosus -- "pluva"
Ventozo la 6-a monato 19/20 feb - 20/21 mar fr. ventôse, de lat. ventosus -- "venta"
Ĝerminalo la 7-a monato 21/22 mar - 19/20 apr fr. germinal, de lat. germen -- "ĝermo"
Florealo la 8-a monato 20/21 apr - 19/20 maj fr. florial, de lat. floreus -- "florplena"
Prerialo la 9-a monato 20/21 maj - 19/20 jun fr. prairial, de lat. pratus -- "herbejo"
Mesidoro la 10-a monato 19/20 jun - 18/19 jul fr. messidor, de lat. messis -- "grenrikolto" kaj gr. doron -- "doni"
Termidoro la 11-a monato 19/20 jul - 17/18 aŭg fr. thermidor, de gr. therme -- "varmo" kaj doron -- "doni"
Fruktidoro la 12-a monato 18/19 aŭg - 16/17 sep fr. fructidor, de lat. fructus -- "frukto" kaj gr. doron -- "doni"

Notu kiel samsezonaj (laŭ sezonoj en Francio) monatoj havas komunan sufikson.

La 12 monatoj do konsistis 360 tagojn. Kvin pliaj tagoj (ses kun supertago) estis naciaj festotagoj je la fino de la jaro. Komence, ili estis nomataj sans-culottides (laŭ sans-culottes, "senkulotuloj" aŭ malriĉaj revolucianoj). Post 1795, ili estis nomitaj "komplementaj tagoj".

Inter tiuj, kiuj volis etendi la kalendaron post ĝia oficialado, estas malklare kiel kalkuli superjarojn post la jaro XIV.

La Revolucia Kalendaro ĝisvivis nelonge. Je la 9-a de septembro de 1805 Imperiestro Napoleono la 1-a dekretis forlason de la Revolucia Kalendaro profite al reuzo de la Gregoria kalendaro, kiu en Francio reefektiviĝis la 1-an de januaro de 1806. Tamen ekde la 6-a al la 23-a de majo de 1871, ĝi revalidis en la pariza ribelado Commune de Paris.

Riproĉoj

Ĝi estas tro metropoleca: la nomoj de la monatoj kongruis al sezonaj kaj agrikulturaj cikloj de eŭropa Francio. Ekzemple al la tiamaj francaj kolonioj, ĝi ja tute ne taŭgis...

La festotago estas décadi anstataŭ dimanĉo: unu el dek tagoj anstataŭ unu el sep, do tio estas ne nur kontraŭreligia (intence kaj malkaŝe), sed ankaŭ maloftigas la ripoztagojn! Sendube ne hazarde, ĉar multaj el la antaŭaj "Philosophes" (filozofoj) el burĝaj aŭ nobelaj klasoj, ekzemple Voltaire, ofte plendis, ke la kampuloj ne laboris sufiĉe kaj pasis tro da tempo, pro la dimanĉoj kaj aliaj religiaj festoj, "drinkante en la kabaredoj".

Filozofie la riproĉoj foras

La Respublika Kalendaro kreiĝis de poetisto. Tiuj, kiuj deziras forĵeti ĝin, nur rigardas ĝin materie. Trofrancocentra, maluniversala pro la sezonaj finaĵoj. Eĉ kiam oni tradukas alilingve oni rapide vidigas skeleton. Kontraŭe al la misdiroj multe da homoj daŭre uzas la respublikan kalendaron. La Respublika Kalendaro ne plu uziĝas de ŝtatoj, sed ĝi plu vivas en la koro de miloj da Respublikanoj tra la mondo.

Filozofie kaj Revolucie, la Respublika Kalendaro klarigas al homoj la politikan programon ĝis la feliĉa tempo, kiam homaro vivos Liberece, Egalrajtece k Fratece.

Ĝi komencas ĵus kiam autuno estas. Tio simbolas la tempojn post la apero de homoj. Tiuj estas malfortaj fronte al tiom pli armilohavaj bestoj. Estas la tempo kiam poiome ili eltrovas la ilojn, por plibonigi iliajn vivojn kaj protektiĝi.

Tuj poste vintras. Kelkaj homoj perforte premas la homaron. Ili mortigas kiam deziras, ili eltrovas la diojn por plibone trudi iliajn fileĝojn kaj tirani la kontraŭulojn. Samtempe ili kreis popolojn, naciojn kaj kapitalismon.

Altempas printempo. Homoj pli kaj pli instruiĝas, pripensas. Homoj ekpensas pri feliĉa tempo. Ili kreas Respublikon. Ili administras de asembleoj. Ili celas vivi. La tiranoj, la reĝoj, la diktatoroj venkiĝas de popoloj.

Fine la somero varmigas kaj nutras la novan tempon. La homaro grenrikoltas, uzas la sunenergion kaj nutras de la fruktoj, kiujn ĝia laboro ofertas.

Kiam oni komprenas tiel la Respublika kalendaro, oni ne plu forĵetas ĝin pro sezoneco.

La altagiĝo eblas

La skemo de la respublica kalendaro estas :

12 monatoj kaj 5 aŭ 6 kromtagoj. Pro la revolucia vojo, la nomoj de monatoj estas : Vinrikolterao, Brumerao, Prujnerao, Neĝomuzo, Pluvomuzo, Ventomuzo, Ĝermovalo, Florovalo, Herbaĵovalo, Grejnrikoltoro, Varmoro, Fruktoro k Senkulotulfestoj.

Ĉiu monatoj enhavas 30 tagojn kaj dividiĝas po 3 grupoj de dek tagoj. Ĉiu tago memorigas pri vegetaĵo, mineralon, besto por la kvina tago de la tagdeko, kaj ilo por la lasta tago de la tagdeko. Estas tiuj informoj, kiuj oni povas adapti al la loko, al la kulturo. Sciante ke neniam estos nomo de konatulo aŭ difestoj. Tiu kalendaro nepre estas laika.

Influo de la kalendaro

Vortoj el la kalendaro aperas plurloke:

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Ŝablono:LigoElstara