Franca rezistado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Rezistado, nomita la Résistance en Francio, montras la aron de la sekretaj movadoj kaj retoj, kiuj dum la dua mondmilito daŭrigis la lukton kontraŭ la Akso (Germanio kaj aliancanoj) kaj ĝiaj kunlaboremaj helpantoj sur la franca teritorio depost la armistico okazinta en la 22-a de junio 1940 ĝis la Liberigo en 1944.

Tiu lukto konsistis el agadoj por informi kaj saboti, aŭ el militaj operacoj kontraŭ la okupaciaj trupoj (ĉefe germanaj), kaj ankaŭ kontraŭ la fortoj de Vichy. Sed tiu lukto entenas ankaŭ aspektojn pli civilajn kaj neviolentajn kiaj estis la ekzistado de vasta gazetaro sekreta, la disvastigo de agitfolioj, la falsaj legitimiloj, la organizado de strikoj kaj de manifestacioj, la starigo de diversaj retoj por savi la militkaptitajn eskapintajn, la oponantojn al la STO (Service du Travail obligatoire: Sekcio por deviga laboro en Germanio), kaj la persekutitajn judojn.