Francaj idiotismoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jen kelkaj idiotismoj en la franca lingvo :

avoir du pain sur la planche (laŭvorte: havi panon sur la breto)
havi laboron
avoir l'estomac dans les talons (laŭvorte: havi la stomakon en la kalkanoj)
tre malsati.
bâtir des châteaux en Espagne (laŭvorte: konstrui kastelojn en Hispanio)
havi nerealigeblajn projektojn
coûter les yeux de la tête/la peau des fesses (laŭvorte: kosti la okuloj de la kapo/la haŭto de la sidvangoj)
esti multekostega
être plus royaliste que le roi (laŭvorte: esti pli reĝista ol la reĝo)
ĝisostuli
être un rat de bibliothèque (laŭvorte: esti biblioteka rato)
esti ege legema.
impossible n'est pas français (laŭvorte: neeble ne estas franca)
les carottes sont cuites (laŭvorte: la karotoj estas kuiritaj)
estas la fino.
tiré par les cheveux (laŭvorte: tirita de la haroj)
dubinde komplika kaj/aŭ je la limo de (mal)logiko.

ne pas mettre de gants (laŭvorte: ne surmeti gantojn)
paroli libere pri malfacila, tabua temo aŭ paroli ofende sen mildigo. Samsence: ne pas mâcher ses mots. (laŭvorte: ne maĉi siajn vortojn)

un bled ravitaillé par les corbeaux (laŭvorte: vilaĝaĉo provianta de la korvoj)
vilaĝeto malfacile atingebla.
un gros mot (laŭvorte: dika vorto)
fivorto, sakraĵo
c'est dans la poche (laŭvorte: estas en la poŝo)
tuta sin sekvas perfekte
casser les pieds (laŭvorte: rompi la piedojn)
supertedi, tedegi

Samsence, pli krude faire chier (laŭvorte: fekigi)

croire au père Noël (laŭvorte: kredi al Avo Frosto)
1. Kredi ke Avo Frosto ekzistas.
2. Iluziiĝi
entre deux âges (laŭvorte: inter du aĝoj)
mezaĝa.
un chaud lapin (laŭvorte: varma kuniklo)
amoremulo. (Georges Lagrange)
donner sa langue au chat (laŭvorte: doni sian langon al la kato)
rezigni pri la divenado, pri demando. Antaŭ la 19-a jarcento, oni uzis la esprimon donner sa langue au chien tio estas doni sian langon al la hundo : ĉar ĝi paneas,la lango indas nur nutri la hundon, same kiel banala manĝrestaĵo.
avoir un chat dans la gorge (laŭvorte: havi katon en la gorĝo)
ekraŭkvoĉiĝi.
il pleut des cordes (laŭvorte: pluvas ŝnuroj)
Pluvegas. Kun sama senco : Il tombe des curés (laŭvorte: faladas pastroj) - pro la nigra koloro de nuboj)
faire un four (laŭvorte: fari fornon)
fiaski, malsukcesi
prendre ses jambes à son cou (laŭvorte: preni siajn krurojn je sia kolo)
plej rapide kuri, fuĝegi.
mettre les pieds dans le plat (laŭvorte: meti la piedojn en la pladon)
rekte paroli pri tikla afero anstataŭ eviti ĝin.
un navet (laŭvorte: napo)
filmaĉo, libraĉo, malbonega filmo aŭ libro.
Casse-toi ! (laŭvorte: Rompiĝu vi!)
Foriru!
Ta/Votre gueule ! (laŭvorte: Vian faŭkon!)
Silentu!
prendre la tête (laŭvorte: preni la kapon)
inciti, zorgigi
jeter l'argent par les fenêtres (laŭvorte: ĵeti la monon tra la fenestroj)
malŝpari, elspezi multe da mono, esti malŝparema
métro - boulot - dodo (laŭvorte: metroo - laboro - dormo)
teda ĉiutaga agado
être à cheval sur… des principes, la politesse, l'orthographe, etc (laŭvorte: rajdi… principojn, ĝentilecon, ortografion, ktp.)
esti rigora pri…
parler français comme une vache espagnole (laŭvorte: paroli la francan kiel hispana bovino)
misparoli la francan.
quand les poules auront des dents (laŭvorte: kiam la kokinoj havos dentojn)
bildo pri evento kiu neniam alvenos
une oie blanche (laŭvorte: blanka anserino)
senkulpa kaj iom stulta juna knabino.
se jeter dans la gueule du loup (laŭvorte: sin ĵeti en la faŭkon de la lupo)
fali en kaptilon.
la gent trotte-menu (laŭvorte: la fajntrota gento)
Reference je Jean de La Fontaine, idiotismo signanta la malgrandaj ronĝuloj (geratoj, gemusoj, ktp).
c'est la fin des haricots (laŭvorte: estas la fino da la fazeoloj)
ĉio estas finita.
une histoire Belge (laŭvorte: Belga historio)
franca ŝerco mokanta la Belgojn
une poule mouillée (laŭvorte: malseka kokino)
timemul(in)o
être le dindon de la farce (laŭvorte: esti la meleagro de la farso)
esti mokinda

Mr/me/lle Je-Sais-Tout (laŭvorte: S-ro/S-ino/F-ino Mi-Scias-Ĉia)
ul(in)o kiu kredas tre scii

Mr/me/lle De-Quoi-Je-Me-Mêle (laŭvorte: S-ro/S-ino/F-ino Mi-Zorgas-Pri-Kio)
ul(in)o kiu zorgas pri ĉio
gagner le cocotier (laŭvorte: gajni la kokoso)
akiri gravan rezulton
avoir un polichinelle dans le tiroir (laŭvorte: havi pulĉinelon en la tirkesto)
esti graveda
secret de Polichinelle (laŭvorte: Pulĉinela sekreto)
sekreto kiu estas konata de ĉiuj
comme ci comme ça (laŭvorte: )
iele-trapele