Francaj tradiciaj dancoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Francaj tradiciaj dancoj estas la dancoj kiuj tradicie dancatas en la diversaj regionoj de Francio.

Kiel dancas homgrupo rivelas la rilatojn inter la grupanoj kaj la valorojn, kiuj animas ilin.

La evoluo de la dancarto forte interligiĝas kun la evoluo de la socio.

Dancarto, historiaj elementoj

La plej malnova formo de danco, kiun oni konas, estas rondodanco akompanata per kantoj. Tiu formo evoluis de la 12-a jarcento diversrapide laŭ la regionoj kaj la sociaj grupoj (multe pli rapide ĉe la regantaj klasoj ol ĉe la popolaj klasoj). Tamen, oni ĉiam rimarkas la samajn etapojn :

  • 1-e - muzikiloj anstataŭas voĉon,
  • 2-e - paŝoj kompleksiĝas,
  • 3-e - la rondo malfermiĝas por iĝi ĉeno,
  • 4-e - la ĉeno disiĝas kaj mallongiĝas ĝis procesio de duopuloj,
  • 5-e - la roloj de la gedancistoj kaj la figuroj diversiĝas,
  • 6-e - la paro graviĝas.

Ĝis la 18-a jarcento, danco ege rolis dum la vivo de homoj. En la reganta societo, ĝi iĝis rafinita arto, kiun oni lernas de majstro, ĝi ebligis la ulojn admirigi sin. En la kamparoj, ĝi kontraŭe ebligis plifortigi grupan senton, kaj oni laŭvole praktikis ĝin dum labortempoj kaj dum festoj. Multaj vilaĝoj havis specifan dancon, franclingve nomatan «branle» (svingo, esperante), kiu estis rond-danco aŭ ĉen-danco, kiun kundancantoj transdonis de generacio al la sekvanta.

Dum la 18-a jarcento, la ŝanĝoj pli ofte okazis. Novaj dancoj konkeris la parizan bonhavan societon: unue «la contredanse» el Anglio, kaj post unu jarcento, la pardancoj el Germanio, aŭ el la najbaraj landoj (polko, valso, mazurko, skota danco…). Tiuj novaj dancoj ankaŭ disvastiĝis en la kamparana klaso, en kiu ili estis alprenitaj kaj simpligitaj diversmaniere. La balo aperis en la kamparoj, kaj oni ne plu dancis dum la ceteraj momentoj.

Depost la unua mondmilito, danco malgraviĝis. Ĝi iĝas neelstara okupiĝo, kiun nur parto de la popolo praktikas.

Tradiciaj dancoj nun

La remalkovro de la tradiciaj dancoj ĉefe okazas dumaniere: la folklora danco kaj la folk-movado.

La folkloraj grupoj ĉefe multnombriĝis inter la du mondmilitoj kaj enscenigis kamparanajn dancojn. Oni ofte malmute konas tiujn repertuarojn, do parto de la koregrafioj oni reinventis. La folk-movado disvolviĝis dum la 1970-aj jaroj surbaze de kolektadoj pri muzikoj kaj dancoj ĉe la plejaĝuloj. Ĝi celas danc-praktikadon en spirito, kiu pli proksimiĝas al la origina: nenia spektaklo sed baloj kaj regulaj staĝoj kaj labor-renkontoj.

La nuna kunteksto tute malsamas ol tiu de la tradiciaj socioj. Konsekvence, la folk-medio ankaŭ transformas la dancojn por adapti ilin al sia realaĵo kaj al siaj bezonoj. En muziko kiel en danc-arto, oni vidas kreojn kaj ĉiajn miksaĵojn. Sed, kvankam la formo ŝanĝiĝas, la volo krei aŭtentajn ligojn inter la geuloj ŝajnas plu esti.

Kelkaj tradiciaj dancoj