France-Albert René

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

France-Albert René (ofte mallongigite Albert René; naskiĝis la 16-an de novembro 1935) de 1977 ĝis 2004 estis prezidento de la Sejŝeloj.

Fruaj jaroi[redakti | redakti fonton]

René naskiĝis sur la insulo Mahé. Kiel filo de planteja administranto li kreskis sur la atolo Farquhar. La familio dum la koloniisma epoko ne apartenis al la supera socia tavolo, malgraŭ sia eŭropa deveno.[1] Helpe de stipendioj René povis viziti la superan lernejon de Mahé kaj en Britio kaj Svislando studis juron. Poste li revenis al la Sejŝeloj, kaj de 1957 ĝis 1961 laboris kiel advokato en la landa ĉefurbo Viktorio. Politike li orientiĝis laŭ la brita Labour Party, kiun dum la londona tempo de René gvidis Clement Attlee kaj poste Hugh Gaitskell. Lia politika idealo komence estis modera socialismo kun forta ligo al la romie katolika eklezio. Estante knabo, li revis iĝi katolika pastro, sed kiel politikisto li poste distanciĝis de la eklezio, ĉar ties gvidaj reprezentantoj kritikis lian politikon.

Politikisto[redakti | redakti fonton]

En 1964 li fondis la politikan partion Seychelles People's United Party (SPUP, "Unuiĝinta Partio de la Sejŝela Popolo", poste rebaptita Seychelles People's Progressive Front, SPPF, "Progresema Fronto de la Sejŝela Popolo"). Tiu partio kontraŭis la samjare fonditan konservativisman partion Seychelles Democratic Party (SDP, "Sejŝela Demokratia Partio") de James Mancham. La partio SDP en 1967 gajnis plej multajn voĉojn en la unua baloto de la insularo tiam apartenanta al Britio, kaj ankaŭ gajnis en la baloto de novembro 1970, en kiu ĝi ricevis 10 mandatojn kaj la partio de René nur 5. René mem en tiu baloto ricevis unu el tiuj kvin mandatoj de lia partio. En la por la sekvaj pluraj jardekoj lasta libera baloto en aptrilo 1974 la partio SDP ricevis 13 kaj la partio SPUP 2 mandatojn. Kontraŭe al Mancham, René tre frue estis forta subtenanto de ŝtata suvereneco de la Sejŝeloj.

La 29-an de junio 1976 la Sejŝeloj iĝis sendependa, suverena ŝtato; Mancham iĝis ĝia prezidento kaj René ĉefministro. La kunlaboro de ambaŭ politikistoj finiĝis la 5-an de junio 1977, kiam Mancham estis vojaĝinta al pinta konferenco al la interŝtata ligo Komunumo de Nacioj (angle Commonwealth of Nations) en Londono, kaj dume René en puĉo deklaris la rivalon demisiinta, mem transprenante la postenon de prezidento.

Prezidento[redakti | redakti fonton]

Lia partio, en 1978 rebaptita Seychelles People's Progressive Front (SPPF, "Progresema Fronto de la Sejŝela Popolo"), sekvajare deklariĝis la sola permesata politika partio. En la prezidenta baloto de junio 1979, junio 1984 kaj junio 1989 li sen plia kandidato ĉiam estis konfirmita en lia prezidenta posteno. La parlamentaj balotoj de junio 1979, aŭgusto 1983 kaj decembro 1987 po lia partio rezultigis ĉiujn parlamentajn seĝojn.

Eksterlanda politiko[redakti | redakti fonton]

La 25-an de novembro 1981 malsukcesis provo de puĉo kontraŭ li. Grupo de dungitaj soldatoj gvide de Mike Hoare, plejparte el Sudafriko kaj Zimbabvo, kamuflite kiel turistoj envojaĝis la landon. Ŝtataj kontrolistoj rimarkis la armilojn de la vojaĝantoj, komencis pafi al ili, sed plej multaj sukcesis fuĝi. Esploro de la Unuiĝintaj Nacioj kulpigis la registaron de la Respubliko Sudafriko esti kulpa pri la puĉoprovo. Suspektiĝis ankaŭ la eksa prezidento Mancham, tiutempe ekzile vivanta en Britio, kaj la registaro de Usono. La rilato de René al la usona registaro malboniĝis pro ties socialisma politika programaro kaj pro ties malkonsento plivastigi armean bazon en la proksima insulo Diego Garcia, kiu daŭre apartenis al Britio. La registaro de la Respubliko Sudafriko aĉetis liberigon de la malliberigitaj dungitaj soldatoj je proksimume 3 milionoj da usonaj dolaroj. Pliaj provoj puĉe malpostenigi prezidenton René, malsukcesis en 1986 kaj 1987. Li flegis bonajn interŝtatajn rilatojn al la registaroj de Tanzanio, Nord-Koreio kaj Sovetunio, tamen sen forta proksimiĝo al la ŝtatoj de la Orienta Bloko kaj do sen internacia poziciiĝo pri la Malvarma Milito.

Enlanda politiko[redakti | redakti fonton]

René decidis investi grandajn monsumojn por edukado, la prisana sistemo kaj pri ekologio. Kompare al la aliaj afrikaj ŝtatoj, en statistikoj la Sejŝeloj havis signife malaltan kvoton de bebaj mortoj, sed altajn kvotojn je legopovo de la civitanoj, averaĝaj privataj enspezoj kaj ĝenerala privata vivnivelo. Civitanan reziston renkontis la devo, ke ĉiuj mezlernejanoj devis aliĝi al la "Nacia Junulara Servo" (angle National Youth Service), ŝtata socialisma junulara organizaĵo laŭ la modeloj de similaj organizaĵoj en la ŝtatoj de la Orienta Bloko. Kiel sia antaŭulo Mancham, li tre investis en la pliprosperigo de la turismo. Pro la plurfojaj puĉoprovoj lia reĝimo konsideriĝis stabila kaj la socialisma politiko ne bremsis lin mem iĝi riĉa.

Aliflanke politikaj observantoj dum lia ofica epoko kritikis malatenton de la Homaj Rajtoj, aplikon de torturo, koruptecon kaj la maldemokratian strukturon de unu-partia politika sistemo. Multaj opozicianoj fuĝis al eksterlanda ekzilo. Lia registaro ankaŭ supoziĝis havi rilaton al la murdo de la konata opoziciano Gérard Horau en Londono.

Demokratiigo[redakti | redakti fonton]

Kadre de la ĝenerala demokratiigo de la afrikaj ŝtatoj, France-Albert René en 1991 rezignis pri plua insisto pri unu-partia politika sistemo. La unua plur-partia prezidenta baloto post 1974 okazis en julio 1993. France-Albert René per 59,5 % de la voĉoj venkis kontraŭ James Mancham, kiu la antaŭan jaron revenis el la ekzilo en Britio. Kvin jarojn pli poste, li en la prezidenta baloto de marto 1998 atingis 66,67 % de la voĉoj antaŭ Wavel Ramkalawan de la "Sejŝela Nacia Partio" (Seychelles National Party, SNP) je 19,53 % kaj Mancham je 13,8 %. Lia partio SPPF per 30 de la 34 parlamentaj seĝoj restis la domina nacia partio. Lian lastan baloton li havis de la 31-a de aŭgusto ĝis 2-a de septembro 2001. En tiu baloto li venkis per 54,19%, dum Wavel Ramkalawan atingis 44,95%. Lia partio atingis 23 el la 34 parlamentaj seĝoj. La 24-an de februaro 2004 li anoncis sian demision favore al la ekde 1996 oficanta vicprezidento James Alix Michel. La prezidenta posteno oficiale transdoniĝis la 1-an de aprilo 2004. France-Albert René tamen tenis la postenon de prezidanto de la partio SPPF.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kevin Shillington: History of Modern Seychelles. Eldonejo Macmillan, Oksfordo 2009. ISBN 978-1-4050-6034-9, paĝo 76