France Info

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franceinfo
Urbo Parizo
Lando Francio
Slogano «Deux points ouvrez l'info» («Du punktoj malfermitaj informoj»)
Formato Temática nacia publika
Zono de elsendo Francio
Lanĉita 1-a de junio 1987
Posedanto Radio France
Retejo www.francetvinfo.fr
vdr

Franceinfo estas publika franca radiostacio fondita la 1-a de junio 1987 fare de Roland Faure kaj Jérôme Bellay, ĝia unua ĝenerala direktoro ĝis 1989. Ĝi konsistigas parton el la grupo Radio France.

Koncepto[redakti | redakti fonton]

Franceinfo estas radio de daŭra informado. Ĝia principo estas en tagnokta disaŭdigo de aktualaĵoj kaj informoj. En regula interspaco de tempo, je la minutoj 00mn kaj 30mn de la horo, ĵurnalo resumas la momentajn aktualaĵojn en sep minutoj; ĝi disvolvas la ĉefajn informojn sub formo de reporteraĵoj aŭ de intervjuoj. Sekvas, je 15mn kaj 45mn de la horo, rememorigo de la titoloj de la aktualaĵoj kaj, de la minutoj 23 kaj 53 de la horo, diversaj rubrikoj kaj kronikoj. Dumnokte, ĝi dissendas ĵurnalon ĉiun duon-horon kaj kronikojn de la pasinta tago kun muzikaj interrompoj.

La redakcio disponas je reto de konstantaj specialaj senditoj kaj korespondantoj (en Londono, Jerusalemo, Romo, Vaŝingtono, Bruselo, Berlino, Madrido aŭ ankaŭ Moskvo), kiujn ĝi dispartigas kun France Inter kaj France Culture.

France Info dispartigas ankaŭ kun RFI, kiu ne apartenas al la grupo Radio France, serion da eksterlandaj korespondantoj, ekzemple en Tokio aŭ ankaŭ en Afriko.

En metropola Francio, France Info disponas je tri regionaj oficejoj : Liono, Marsejlo kaj Tuluzo kaj uzas la reton de France Bleu por la ceteraj regionoj.

Komplemente, la stacio disaŭdigas kronikojn pri diversaj kampoj de la vivo : literaturo, kuirarto, medicino, komuna havaĵo, sporto, borso, Eŭropa Unio... [1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la periodo de septembro 2004 ĝis junio 2005, ĝi estis la kvara radiostacio de Francio laŭ nombro de aŭskultantoj kun 9,7 % el la aŭskultantaro, t.e. ĉirkaŭ 4,9 milionoj da aŭskultantoj (laŭ la societo pri sondado Médiamétrie; mediata loka enketo pri 13-jaruloj kaj pli, de lundo ĝis vendredo, de la 5a ĝis la 20a horo). Ĝi estis ankaŭ taksita kiel unu el la tri plej kredindaj radiostacioj en 2004 (laŭ la societo pri sondado Sofres por la semajngazeto Le Point kaj la ĵurnalo La Croix en januaro 2004), en egaleco kun France Inter kaj RTL.

La direktoro estis Pascal Delannoy de 1989 ĝis 2002[2], Michel Polacco ekde 2002 ĝis 2007, Patrick Roger de 2007 ĝis 2009 kaj Philippe Chaffanjon ekde 2009 [3].

Ĝi estis la unua eŭropa radio, kiu posedis retejon; ĝia inaŭguro okazis en septembro 1995.

En 2002, la skipo de France Info perdis unu el siaj membroj, Julien Prunet, unua blinda ĵurnalisto de Radio France. Fondiĝis la asocio "Lire dans le noir" (Legi en mallumo) memore al li, kaj, en 2009, France Info subtenis la kreon de la premio "Prix Lire dans le noir du livre audio" (Premio Legi en mallumo de la libro).

En aprilo 2007, Patrick Roger transprenis la direktoradon de la stacio [4].

En septembro 2009, Patrick Roger forlasis France Info por fariĝi direktoro de la redakcio de la televida kanalo de daŭra informado BFM TV. Philippe Chaffangeon, tiam direktoro de la redakcio, anstataŭigis lin en la direktoradon de la stacio[5].

Emblemoj[redakti | redakti fonton]

Vidu sub "Identité visuelle" ĉe http://fr.wikipedia.org/wiki/France_info

Sloganoj[redakti | redakti fonton]

  • 1987-1995 : « C'est toujours l'heure des infos » (Estas ĉiam la horo de la informoj)
  • 1995-2001 : « France Info rapproche le monde » (France Info proksimigas la mondon)
  • 2001-2007 : « C'est toujours l'heure des infos » (Estas ĉiam la horo de la informoj)
  • 2007-2008 : « Toujours premiers sur l'info » (Ĉiam la unuaj pri informado)
  • 2008-2009 : « La seule radio d'information continue » (La sola radio de daŭra informado)[6].
  • 2009 : « La vie en continu » (la vivo senhalte)
  • 2009-2016 : « L'info à vif » (la informado vivece).
  • septembro 2016 : « Deux points ouvrez l'info » (du punktoj malfermitaj informoj)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Listo de la kronikoj kaj de ties prizorgantoj.
  2. france La revanche de l'opinion - Médias, sondages, Internet. Parizo : eld. Jacob-Duvernet, kolekto "Quelle France demain ?"Roland Cayrol kaj Pascal Delannoy. 12an de marto 2007. 205 p.. isbn=978-2-84724-121-1.
  3. Le Figaro kaj AFP, 24an de julio 2009 : "P. Chaffanjon directeur de France Info".
  4. france Julien Mielcarek, "Le patron de France Info rejoint BFM TV" Arkivigite je 2009-07-26 per la retarkivo Wayback Machine sur Ozap.com, la 24an de julio 2009
  5. france Véronique Brocard, "Le patron d'Info rejoint BFM TV", Télérama, 24an de julio 2009}}
  6. france « France Info : Toujours premiers sur l'info », sur la retejo de la grupo Radio France, konsultita la 18an de aŭgusto 2009

Bibliografiaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  • France Info, 20 ans d'actualités (France Info, 20 jaroj da aktualaĵoj). Eld. Nouveau monde. Junio 2007. 63-minuta Kompaktdisko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]