Francesc Cambó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
     Tio estas kataluna nomo. La patronomo estas Cambó kaj la patrinonomo estas Batlle


Francesc Cambó
Persona informo
Francesc Cambó
Naskiĝo 2-an de septembro 1876 (1876-09-02)
en Verges
Morto 30-an de aprilo 1947 (1947-04-30) (70-jaraĝa)
en Bonaero
Tombo Montjuïc Cemetery vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj katalunahispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Barcelono vd
Partio Regionalist League • Catalan Solidarity vd
Subskribo Francesc Cambó
Familio
Edz(in)o Mercè Mallol i Codina vd
Infanoj Helena Cambó i Mallol vd
Profesio
Okupo politikisto • financisto • advokatojuristo vd
Laborkampo politikojuro vd
Aktiva en Madrido vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Skulptaĵo de Francesc Cambó fare de Victor Ochoa sur Via Laietana en Barcelono

Francesc Cambó i Batlle (katalune fɾənˈsɛsk kəmˈbo) (naskiĝis la  2-an de septembro 1876(nun 1876-09-02) en Verges, mortis la 30-an de aprilo 1947 en Bonaero) estis kataluna konservista politikisto, fondinto kaj gvidanto de la aŭtonomia partio Lliga Regionalista. Li estis ministro en pluraj hispanaj registaroj. Li ankaŭ subtenis nombron da artaj kaj kulturaj taskoj, specife, la tradukon de klasikaj grekaj kaj latinaj tekstoj en la Katalunan.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Francesc Cambó naskiĝis en Verges en la komarko de Baix Empordà, Katalunio, Hispanio. Li fondis la Lliga Regionalista, regionisman konservisman partion, en 1901. Li estis unu el la unuaj kiuj proponis aŭtonoman sistemon de registaro por Katalunio, kvankam, tiutempe, li nur sukcesis atingi kunfandiĝon de la kvar provincaj entoj en Katalunion (Mancomunitat de Catalunya), kun limigita povo. Li estis elektita membro de la hispana parlamento plurfoje, kaj estis dufoje nomumita ministro en hispana konservisma registaro.

Lia partio, la Lliga, estis la ĉefa reprezentanto de la Kataluna regionisma aŭ naciisma movado. Tamen, en 1931, Esquerra Republicana de Catalunya, maldekstrema naciisma partio, gajnis la elektojn kaj formis la novan aŭtonoman Katalunan registaron (Generalitato de Katalunio).

En la komenco de la Hispana Enlanda Milito, li iris eksterlanden. Dum li komence ne subtenis la fortojn de Francisco Franco, li poste faris tion, timante ke Respublika venko kondukus al maldekstrema Respubliko subtenata de Sovetunio.

Li mortis en Argentino en 1947.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1915: Actuació regionalista
  • 1917: El pesimismo español
  • 1919: Vuit mesos al ministeri de Foment
  • 1924: Visions d'Orient
  • 1924: La crise économique anglaise
  • 1924: Entorn del feixisme italià
  • 1929: La valoració de la pesseta
  • 1929: Les dictadures
  • 1929: Per la concòrdia
  • 1929: España, Cataluña y la Nueva Constitución

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Francesc Cambó en la angla Vikipedio.