Francesca Saverio Cabrini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Sankta Francesca Saverio Cabrini
sanktulino
Sankta Cabrini
Sankta Cabrini
Persona informo
Francesca Saverio Cabrini
Naskiĝo 15-a de julio 1850
en Sant'Angelo Lodigiano
Morto 22-a de decembro 1917
en Ĉikago
Mortis pro naturaj kialoj vd
Tombo Kantono Ulster vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj italaanglahispana vd
Ŝtataneco UsonoReĝlando Italio vd
Profesio
Okupo misiisto vd
Sanktulo
Honorata en Italio, Usono kaj Katolikaj eklezioj
Kanonizo 7-a de julio 1946, Romo de Pio la 12-a
Festotago 22 decembro
Patroneco Patrino de enmigrintoj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sankta Francesca Saverio Cabrini (naskiĝis la 15-an de julio 1850 en Sant'Angelo Lodigiano, mortis la 22-an de decembro 1917 en Ĉikago) estas kristana sanktulino. Ŝi estas la fondinto de la ordeno "Misiistaj fratinoj de la Sankta Koro".

Instigita de papo Leono la 13-a ŝi elmigris al Usono, por tie organizi karitatajn kaj religiajn iniciatojn inter la italdevenaj enmigrintoj. En 1909 ŝi ricevis la usonan civitanecon. En 1938 la katolika Eklezio beatigis ŝin kaj en 1946 ŝi estis sanktigita de papo Pio la 12-a. Ŝi estas la unua usonanino, kiu estis sanktigita.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinta en 1850, Sankta Francesca Saverio Cabrini estis la dektria infano de riĉa familio de kultivistoj de Lombardio. Instruistino en 1872, ŝi revis fariĝi misiistino en Ĉinio, sed neniu kongregacio akceptis ŝin pro ŝia malforta sano.

Do, ŝi decidis kun ses amikinoj fondi en 1880 propran kongregacion, la "Misiistaj fratinoj de la Sankta Koro". Tamen papo Leono la 13-a ne permesis al ŝi iri en Ĉinion, kaj komisiis al ŝi instaliĝi en Usonon por helpi tie italajn enmigrintojn.

Ŝi kreis en 1914, en Noisy-le-Grand (Francio), orfejon destinitan akcepti la junulinojn de italaj enmigrintoj. Tiu orfejo hodiaŭ fariĝis liceo, nome "Lycée Françoise Cabrini". Alia parto de la bieno estis destinita al la konstruo de kadukulejo.

Ŝi do obeis, kaj fondis en Usono hospitalojn, kuracejojn, lernejojn kaj religiajn komunumojn. Ŝi ricevis usonan civitanecon en 1909, kaj mortis en Ĉikago en 1917, elĉerpita pro senĉesa aktivado, postlasante tridek domojn en ok landoj. Ŝia korpo ripozas en Novjorko en tombejo ĉe la 196-a strato.

La "Patrino de enmigrintoj" estis kanonizita de papo Pio la 12-a la 7-an de julio 1946; unua sanktulino de Usono.

La Hospitaloj "Hôpital Santa Cabrini" en Montrealo kaj "Cabrini Medical Center" en Novjorko estis nomitaj honore al ŝi.

Kulto[redakti | redakti fonton]

La festotago de Sankta Cabrini estas la 22-a de decembro.

Eldonaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Francesca Saverio Cabrini Lettere, Ancora 1968
  • Francesca Saverio Cabrini Tra un'onda e l'altra. Relazioni di viaggio, Centro cabriniano, Roma 1980
  • Giuseppe Dall'Ongaro, Francesca Cabrini. La suora che conquistò l'America, Rusconi 1982
  • Giuseppe De Luca Madre Cabrini. La santa degli emigrati, Edizioni di Storia e Letteratura, Roma 2000
  • Lucetta Scaraffia Francesca Cabrini. Tra la terra e il cielo, Paoline 2003
  • Nello Vian, Madre Cabrini, Morcelliana 1938.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]