Francesca el Rimini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Francesca el Rimini

Francesca da RiminiFrancesca da Polenta [franĉeska] (12551285) estis la bela filino de Guido da Polenta, sinjoro de Raveno kaj onklo de tiu Guido Novello, poeto, kiu gastigis la poeton Dante Alighieri dum liaj lastaj vivojaroj. Francesca kaj la eventoj ĉirkaŭ ŝi estis tial konataj al Dante, kaj ŝi rolas en lia "Dia Komedio".

En tiu mezepoka periodo (aparte dum la dua duono de la 13-a jarcento) kiam furoris la bataloj inter gelfoj (fidelaj je la Papo - la nomo fontis el la nomo de la edzo de Matilda de Canossa, Welf) kaj gibelinoj (fidelaj je la Imperiestro - laŭ la nomo de la Hohenstaŭfa fortikaĵo Waibling), kiam estis komuna rimedo aranĝi aliancojn pere de improvizitaj parencecoj kaj sigeli efemerajn batalhaltojn pere de artefaritaj geedziĝoj.

Tial Francesca estis oferita por firmigi la batalhalton post longa milito inter familioj Polentani kaj Malatesta. Ŝi fariĝis edzino de Giovanni Malatesta, filo de Malatesta el Verrucchio, sinjoro de Rimini. Ŝajnas, ke, por sukcesigi la intertraktojn por la geedziĝo, oni sendis al Raveno la fraton de Gianciotto, Paolo Malatesta. Ĉiel ajn, Francesca, trompita de la mensogoj de la parencoj, kaj verŝajne ankaŭ de la malsincero de Paolo, opiniis ke ja li estas la fianĉo kaj tuj enamiĝis je li, akceptante entuziasme la geedziĝon.

Kaj kiam ŝi eniris la domon de familio Malatesta en Rimini oni malkaŝis al li la trompon, kaj ŝi priploris sian destinon, kaj turnis, per pli granda amo, la penson al Paolo. Sed ĉar, laŭ la historio, la tragedio okazis dek jarojn post la geedziĝo, ĉu la amintrigo daŭris senpune dum tiom longa tempo; aŭ ĉu Francesca, unue rezignacia fronte al la malplaĉa aspekto de la edzo, kiam aperas la favora kondiĉo, allasis sin al amo, kiam ŝi estis 30-jaraĝa, por Paolo, 42-jaraĝa deloganto kaj insidulo.

Gianciotto estis nomumita, urbestro de Pesaro en 12841285 kaj li forlasis Rimini'n, lasante hejme sian edzinon kaj filinon.Francesca, dum malĉeesto de la edzo, povis liberigi sian amon, kiu fariĝis tiom evidenta, ke familiano informis pri ĝi Gianciotto'n. Kaj li, neatendite revenis el Pesaro kaj trovis la du geamantojn kune en ĉambro. Paolo klopodis fuĝi ĵetante sin en plankopordon, sed lia vestaĵo restis alkroĉita al hoko; lia frato, sin ĵetante sur lin, per sia armilo unue neintence ponardis Francesca, kiu volis ŝirmi per sia korpo la amaton, kaj poste li trafis Paolo'n mem, kiu estis blokita. Kaj la postan tagon fosaĵo akceptis la kadavrojn de Francesca kaj Paolo.

La rakonto de la "Dia Komedio"[redakti | redakti fonton]

Dante, pelita el Florenco, vagas tra Italio inter la kriegoj de la venkitaj grupoj kaj la delirado de la venkantoj. Li atingas Raveno'n, la kortumon de Polenta, 33 jarojn post la tragedio de Rimini. Kaj en Raveno Dante ekkonis la filinon - ankoraŭ senedzan - de Francesca kaj certe la rememoro pri la sangoplena evento estis ankoraŭ freŝa, ĉu laŭ ĝia romantika versio - konstruita de la familianoj kaj kronikistoj - ĉu laŭ la maldecaj veraj detaloj.


Sed Dante ne havis preferon por unu aŭ por la alia versio kaj kvankam li sentis dankemon por la familio kiu gastigis lin, kiu povis parte inspiri al li ian indulgemon, tamen la poeto vidis en tiu tragedio la pekantan homaron.


Bazita sur teksto de IKUE