Francesco La Cava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francesco La Cava
Persona informo
Naskiĝo 26-an de majo 1877 (1877-05-26)
en Careri
Morto 25-an de majo 1958 (1958-05-25) (80-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj itala
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Memorigilo Francesco La Cava
Okupo
Okupo kuracisto • literaturisto
vdr

Francesco La Cava (Careri, 26a de majo 1877 – Roma, 25a de majo 1958) estis itala kuracisto kaj verkisto.

Fasado de la naskiĝdomo de d-ro. Francesco La Cava

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en familio de malgrandaj terposedantoj en Careri[1] de Giuseppe La Cava kaj Giuseppina Colacresi.[2] Li estis la unua el ses infanoj, kaj estis edukita zorge de la patroflanka onklo, la ĉefpastro Rocco La Cava. Li montris rimarkindan kapablecoj por klasikaj studoj, kaj pro tio li povis ĉeesti la mezlernejon Francesco Maurolico de Messina, kiu kolektis la plej promesplenajn elementojn el la najbaraj provincoj. En 1895, li akiris diplomon en klasikaj studoj, kaj li enskribiĝis en la Fakultato de medicino de la universitato de Napolo.[3]

Post la kvara jaro de universitato, li faris ofte prizorgo por la malsanoj en sia vilaĝo, helpante la kuracisto Francesco Perri, lia parenco kaj amiko. Malgraŭ la sciencaj studoj, lia intereso en arto kaj literaturo daŭrigis.[4]

Post la universitato - militservo[redakti | redakti fonton]

En 1902 , la juna La Cava diplomiĝis brile.

sekvis la milita servo en Florenco, kiel medicina oficiro de la korpuso de Bersaglieri, kaj, reen en 1904 en Calabria, li akceptis la posteno de baza kuracisto de la simplaj kamparanoj de Bovalino Marina. Ĉi tie la neo-doktoro konis la junan Concettina Morisciano, apartenanta al nobla familio de la regiono. La du estis geedzitaj en junio 30, 1907, geedziĝo kiu rezultis esti el la plej feliĉaj.[5]

Studoj pri tropikaj malsanoj[redakti | redakti fonton]

Dum li estis kuracisto en Bovalino li daŭrigis la studadon pri tropikaj malsanoj, kaj li sukcesis trovi la solvojn pri kelkaj lokaj kazoj neniam antaŭe konataj en Eŭropo. Li sciigis pri tio en revuoj kaj kongresoj.[6]

La unua kazo aperis unue en la nº 21 de la Gazzetta Medica, "Un caso di febbre Dengue"[7], poste, en la sama dato aliaj artikoloj kunlabore kun profesoro Gabbi, de la Universitato de Romo: "Nuovi esempi clinici di Bottone d' oriente",[8] "Il primo caso di Bottone d'Oriente",[9] "Studio istologico del bottone d'oriente e dell'adenite sintomatica"[10]

En 1911 La Cava publikigis studon "Sulla presenza di Leishmanie en infano malsana pro Kala-azar"[11], kie li klarigis gravajn detalojn pri la malsano.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Un piccolo centro nei pressi della costa costa ionica in provincia di Reggio Calabria
  2. Francesco La Cava, Un medico alla ricerca della verità p. 3
  3. Francesco La Cava, Un medico alla ricerca della verità p. 3
  4. Francesco La Cava, Un medico alla ricerca della verità p. 4
  5. Francesco La Cava, Un medico alla ricerca della verità p. 5
  6. Francesco La Cava, Un medico alla ricerca della verità p. 6
  7. Francesco La Cava, Un medico alla ricerca della verità p. 6
  8. Riforma Medica, 1910, n.22
  9. R. Acc. dei Lincei, Marzo 1910
  10. R. Acc. dei Lincei, Giugno 1910
  11. Francesco La Cava, Un medico alla ricerca della verità p. 7