Francesco Amerio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francesco Amerio
Persona informo
Naskiĝo la  25-an de decembro 1966(nun 1966-12-25) (57‑jara)
en Italio Torino, Italio
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj IEJ
TEJO
vdr

Francesco Amerio - naskiĝis la  25-an de decembro 1966(nun 1966-12-25), do nun 57-jara - estas itala esperantisto. Post esperantistiĝo en 1984, en sia 17-a vivjaro, li komence aparte aktivis en la junulara Esperanto-grupo de sia hejmurbo Torino, iĝis estrarano kaj dufoje (de 1989 ĝis 1990 kaj de 1996 ĝis 1997 ) ankaŭ prezidanto de Itala Esperantista Junularo, rapide ankaŭ estis komitatano de la internacia organizaĵo TEJO, kaj de 1995 ĝis 1997 estis komisiito de TEJO pri socia volontulado kaj laborbrigadoj. La organizado de sensalajraj (sed ankaŭ senpartoprenkostaj) helpaj kampanjoj por socie utilaj celoj, ekzemple helpante al homoj post inundo en norda Italio aŭ purigi parkojn kaj tombejojn, tiutempe por TEJO ne nur estis ŝanco alekstere montri la socian engaĝiĝon de siaj membroj, sed pro la tie ofertataj komencaj Esperanto-kursoj ankaŭ ebligis al interesitaj neesperantistaj junuloj senkoste kaj en internacieca etoso lerni la internacian lingvon.

Krome li en la 1990-aj jaroj plurajn jarojn kunorganizis la Internaciajn Junularajn Festivalojn (IJF), kaj ankaŭ estis gvida membro de la preparkomitato de la IJK 1997 en Asizo. Li plu loĝas en Torino kaj laboras en la urba administrejo.